Kepler-452
Kepler-452 estas flava nano situiĝanta je 1400 lumo-jaroj el la Tero en la konstelacio de Cigno.[1] Ĝi havas similan temperaturon kiel la Suno, sed estas 20 procente pli brila, 3,7 procente pli masiva kaj havas 11 procente pli grandan diametron.[2][3] Ĝia gravito estas 4,32±0,09 cgs.[4] La stelo aĝas ĉirkaŭ 1,5 miliardojn da jaroj pli ol la Suno, aĝante ses miliardojn da jaroj. Sekve, ĝi situiĝas en pli altnivela stato de sia evoluo, sed situiĝas ankoraŭ en la ĉefa sekvenco.
Kepler-452 | |
---|---|
stelo • astra fonto de proksim-infraruĝaj radioj | |
Historio de esploro | |
Trovinto | |
Dato de trovo | |
Indikoj | |
Observaj datumoj (Epoko J2000) | |
Speco | |
Spektroklaso | G2V |
Rektascensio | 19h 44m 0.9s |
Deklinacio | +44° 16′ 39.2″ |
Distanco | 1400 lumjaroj (430 parsekoj) |
Fota magnitudo (B) | |
Videbla magnitudo (V) | |
Konstelacio | Cigno |
Radia rapido | |
Moviĝo: | |
je rektascensio | |
je deklinacio | |
Paralakso | |
Fizikaj propraĵoj | |
Maso | 1.037+0.054 −0.047 M☉ |
Radiuso | 1.11+0.15 −0.09 R☉ |
Absoluta magnitudo (V) | |
Lumeco | 1.2 L☉ |
Surfaca temperaturo | 5757±85 K |
Kvanto de pezaj elementoj | |
Aĝo | 6±2 miliardoj da jaroj |
Propraĵoj | |
Listo de steloj | |
Ĝi havas almenaŭ unu konfirmitan ekstersunsisteman planedon, Kepler-452b, malkovritan en julio 2015 de la kosma teleskopo Kepler.
Referencoj redakti
- ↑ Witze, Alexandra, "NASA spies Earth-sized exoplanet orbiting Sun-like star", Nature, 23-a de julio 2015. Kontrolita 23-a de julio 2015.
- ↑ "NASA’s Kepler Mission Discovers Bigger, Older Cousin to Earth", July 23, 2015. Kontrolita 23 July 2015.
- ↑ Rincon, Paul, "'Earth 2.0' found in Nasa Kepler telescope haul", BBC, 23-a de julio 2015. Kontrolita 23-a de julio 2015.
- ↑ NASA Exoplanet Archive - Confirmed Planet Overview - Kepler-452b. NASA Exoplanet Archive (2015). Alirita 24-a de julio 2015.
Fonto redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kepler-452 en la angla Vikipedio.