Kevin De Bruyne

belga futbalisto

Kevin De Bruyne estas belgia futbalisto. Li naskiĝis la  28-an de junio 1991(nun 1991-06-28) en Drongen, antaŭurbo de Gento, do nun estas 32-jara. Ekde 2015 li membras en la unua vira teamo de la klubo Manchester City, post jam antaŭa profesia kariero ekde 2008.

Kevin De Bruyne
en julio 2018
en julio 2018
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1991 (1991-06-28) (32-jaraĝa)
en Drongen
Lingvoj nederlandaanglagermanafranca
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Krome ekde la jaro 2010 li estas membro de la vira belga nacia teamo de futbalo, post kaj samtempe al jaroj inter 2008 kaj 2011 en la nacia teamo de sub-18- ĝis sub-21-jaruloj. Kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2014, 2018 kaj 2022 kaj same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj 2020 (prokrastita al 2021). Matĉe li en la aperoj en la nacia teamo kutime rekoneblas per la numero "7".

De Bruyne en februaro 2012, 20-jara