Kidjoŝ estas malgranda vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove. Pli frue la slavaj loknomoj estis Куйош, Зміївка [kujoŝ, zmijivka].

Kidjoŝ
Transkarpata provinco en Ukrainio
Transkarpata provinco en Ukrainio
vilaĝo en Ukrainio
Ukraina provinco
Ukraina provinco {{{ukraina provinco}}}
Administrado
Ukraina nomo Кідьош
Hungara nomo Kígyós [kIdjOŝ]
Geografio
Areo 1.3 km²
Supermara alteco 115 m
Demografio
Loĝantaro 890
Poŝtkodo 90243
Telefonprefikso +380 3141
Aŭtokodo AO
Horzono UTC+2, somere UTC+3
Distrikto de Berehove en Transkarpatio
Distrikto de Berehove en Transkarpatio
vdr

Situo redakti

48° 13′ 5″ N 22° 41′ 51″ O / 48.21806 °N, 22.69750 °O / 48.21806; 22.69750 (mapo)Koordinatoj: 48° 13′ 5″ N 22° 41′ 51″ O / 48.21806 °N, 22.69750 °O / 48.21806; 22.69750 (mapo)

Kidjoŝ situas sur ebenaĵo laŭ rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Ĉop-Irŝava. Berehove troviĝas je 4 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1332 laŭ tiama hungara ortografio "Kykos". Komence la kampoj apartenis al la reĝo, ekde 1364 al la eklezio. En 1910 vivis en Kígyós 446 loĝantoj, plejparte hungaroj. Ĝis traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 Kígyós rehungariĝis pro la unua Arbitracio de Vieno. Ekde 1945 Kidjoŝ apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Nuntempe vivas tie 960 homoj, (90% hungaroj).

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • ukraina kaj hungara paĝoj
  • Wikimapia