Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Királyhegyes (kirAjhedjeŝ) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Makó. La nomo signifas reĝopinta.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Makó troviĝas 10 km-ojn for.

Historio

redakti

La unua mencio devenis el 1455 en formo Kyralyhegyesse. Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) donacis la vilaĝon al Johano Hunyadi. La turkoj senhomigis la komunumon. Tabakokulturistoj refondis la vilaĝon en 1844. La rumanoj en 1919 okupis la vilaĝon.

Vilaĝservoj estas poŝto, kulturdomo.

Vidindaĵoj

redakti