Obersiggenthal

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Kirchdorf (Obersiggenthal))

Obersiggenthal estas komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 8174 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Obersiggenthal
Blazono de Obersiggenthal
Obersiggenthal
--->
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 29′ 25″ N 8° 17′ 50″ O / 47.49028 °N, 8.29722 °O / 47.49028; 8.29722 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ 25″ N 8° 17′ 50″ O / 47.49028 °N, 8.29722 °O / 47.49028; 8.29722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8174
Areo 8,36 km²
Alteco 420 m super marnivelo
Poŝtkodo 5415
Komunumkodo 4038
Mapo de Obersiggenthal
vdr

Geografio redakti

La komunumo Obersiggenthal situas ĉe la norda bordo de la rivero Limato ĉe la sudorienta deklivo de la montoĉeno Lägern, kiu transiras en la sudo de la komunumo al Siggerberg. Ĝi apartenas al la aglomeraĵo de la urbo Baden. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj kaj setlejoj Ebnet, Rieden, Hertenstein, Nussbaumen, kiu estas la centro de la komunumo, Kirchdorf, kaj Tromsberg.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Obersiggenthal limas en nordo al Endingen kaj Lengnau, en nordoriento al Freienwil, en oriento al Ennetbaden, en sudo aliflanke de Limato al Baden, en sudokcidento al Turgi, en okcidento al Untersiggenthal, kaj en nordokcidento al Würenlingen.

Trafiko redakti

Obersiggenthal estas per la loka busreto de Baden kaj per poŝtaŭtolinioj konektita al la publika trafikreto

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Siggenthal datiĝas el la jaro 1303 kiel Sikental.

En mezepoko Obersiggenthal estis posedaĵo de la Grafoj de Kiburgo kaj apartenis al la voktejo Baden. Post la formorto de la Kiburgoj en la jaro 1273 ĝi fariĝis posedaĵoj de la Habsburgoj, kiuj atribuis ĝin al nove kreita voktejo Siggenthal, el kiu sub la okupado de la Svisa Ĵurkomunumo de 1415 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 fariĝis la voktejo Siggamt. Dum la tempo de la Helveta Respubliko inter 1798 ĝis 1803 la komunumo Siggenthal apartenis al la tiama Kantono Baden. En la jaro 1803 la komunumo Sittenthal estis dividita en la du komunumoj Obersiggenthal kaj Untersiggenthal, kiuj estis atribuitaj al la distrikto Baden de la nove kreita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj redakti