Kiribata nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo

La kiribata nacia teamo de futbalo estas futbalteamo el viraj futbalisto, kiu futbale reprezentu la insularan ŝtaton Kiribato en Oceanio. La teamo estas parto de la Kiribata Futbala Asocio, angle nomata Kiribati Islands Football Association. Kvankam sendependa Kiribato estas membroŝtato de Unuiĝintaj Nacioj, la Kiribata Futbala Asocio ne estas membro de la Federacio Internacia de Futbalo Asocia, mallongigata FIFA, sed tamen membras en ties kontinenta konfederacio OFC. Laŭ tiu statuso la kiribata nacia teamo ne rajtas konkuri pri la Futbala Mondpokalo de FIFA, sed jes ja pri la Pokalo de Nacioj de la Oceania Futbala Konfederacio. Aldone la Kiribata Futbala Asocio ekde la jaro 2005 membras en alternativa ligo de regionaj naciaj futbalaj asocioj ekster FIFA, nomata esperantlingve NF-Ligo (longigo aŭ Nova Federacia LigoNe-FIFA-Ligo) respektive angle NF-Board.

Kiribato
Kiribato
asocio Kiribata Futbala Asocio,
angle Kiribati Islands Football Association
unua matĉo  Papuo-Nov-Gvineo 13-0
 Kiribato
1979
plej granda gajno ne konatas
plej granda perdo  Fiĝio 24-0
 Kiribato
1979
Futbala Mondpokalo
Pokalo de Nacioj de la Oceania Futbala Konfederacio
vdr