Preĝejo Naskiĝo de Maria (Görcsöny)

La preĝejo Naskiĝo de Maria estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Görcsöny.

Paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria
Aerfoto pri paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria en Görcsöny
Aerfoto pri paroĥa preĝejo Naskiĝo de Maria en Görcsöny
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Görcsöny
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
dekanujo Siklós
paroĥo paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko, fruklasikismo
Konstruado
Specifo
Longo 35 m
Larĝo 12,5
Alto 14 m (turo 45,5 m)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum la mezepoko jam paroĥa preĝejo funkciis en la vilaĝo. Laŭ alia fonto la preĝejo estis pilgrimloko ekde 1345. Dum dominado de turkoj la vilaĝanoj iĝis unitaristoj, mem la preĝejo estis diocezo. En 1713 la katolika grupo denove ekfunkciis, la preĝejo renoviĝis. La nun videbla preĝejo konstruiĝis inter 1805-1812. La orgeno alvenis en 1840, ĝi estis trakonstruita en 1870. En 1901 Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) vizitis la preĝejon, tial antaŭe oni metis novajn benkojn, tapiŝojn, eĉ imperiestran tronon. La kirko estis renovigita ekstere en 1979, en 1987 la internaj muroj estis pentritaj, en 1998 la turo renoviĝis.

Super la pordo longe estis bildo pri sanganta Sankta Maria. En 1956 oni esploris ĝin, laŭ tio la bildo estas kopio pentrita en 1500 pri sankta itala bildo. La preĝejo denove iĝis pilgrimloko.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola, antaŭe porcelana kruco estas videbla. Interne la vazo origine estis turka lavujo. Skulptaĵoj pri Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo origine estis en Katedralo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Pécs). La predikejo estis farita en 1812. La ĉefaltara bildo pri Naskiĝos de Maria estis pentrita en 1880. Ĉe alia altaro dediĉita al Koro de Jesuo estas malnova pentraĵo, kelkaj opinias, ke la pentristo estis Stefan Dorfmeister.

Kermeso okazas en la 8-an de septembro.

Fontoj redakti