Görcsöny
Görcsöny [gorĉonj], kroate Garčin, germane Gürschen estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécs.


Bazaj informoj
redakti- Areo: 19 km²
- Loĝantaro: 1690
- Poŝtkodo: 7833
- Telefonprefikso: 72
Situo
redaktiGörcsöny situas sur ebenaĵo kaj sur tre mildaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Szentlőrinc troviĝas 17, Pécs 18, Harkány 19, Siklós 22, Sellye 30 km-ojn.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam ekde la paleolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1247 laŭ tiama hungara ortografio "Gurchen". Dum la mezepoko la vilaĝo akiris la rangon kampurbo kaj en 1345 iĝis kermesejo. Fine de la turka regado la vilaĝo senhomiĝis. Inter 1913-1975 fervojo trafikis ĉi tie inter Pécs-Harkány. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika malfrubaroka Kirko Naskiĝo de Maria (Görcsöny) de 1812, ĝi estas ankaŭ pilgrimloko
- Kastelo de Görcsöny kun parko, plurfoje trakonstruita
- monumento pri la Hungara revolucio de 1956
Famuloj
redaktiEn Görcsöny naskiĝis Jenő Kiss (aktoro).