Kastelo de Görcsöny
La Kastelo de Görcsöny (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Benyovszky [benjovski]) estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Görcsöny.
Historio
redaktiEn 1702 la jezuitoj aĉetis ĉi tie bienon. Ili konstruis etaĝan monaĥejon supozeble en loko de la nuna kastelo, sed laŭ dokumento ĝi estis somera feriejo de la jezuitoj el Pécs. En 1761 la ordeno estis forigita, hungara nobelo iĝis la nova posedanto, kiu trakonstruis la monaĥejon kastelo. En 1860 familio Benyovszky aĉetis la bienon kun la kastelo. La interna parto estis trakonstruita al formo de vienaj kasteloj, en 1901 Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) kaj Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este estis gastoj de la kastelo. Depost la 1-a mondmilito ĉefe serbaj soldatoj loĝis en la kastelo, granda parto de la interno neniiĝis. Post jaroj la kastelo estis luita de pluraj homoj. En fino de la 2-a mondmilito soldatoj de la Ruĝa Armeo vivis en la kastelo, poste la ŝtato forprenis la kastelon, la pli nova funkcio estis feriejo por ministoj. Post jaroj interne lernejo, poste kulturdomo funkciis, fine stato de la kastelo iĝis malbona. La kastelo forlasiĝis, kelkaj senhejmuloj uzis ĝin. En la jaroj 1964 kaj 1965 la kastelo plene renoviĝis, poste 120 gemaljunuloj vivis en la kastelo.
Konstruaĵo
redaktiLa unuetaĝa kastelo kun mansardoj situas sola en granda parko en mezo de la vilaĝo. Ĝi estas kopio de kasteloj en Skotlando, tio estas unika en Hungario. La konstruaĵo formas brikon, ĉe 2 anguloj rondaj bastionoj troviĝas, en la aliaj 2 anguloj imitado de diversaj fortikaĵaj elementoj estas videblaj. Interne la kastelo havas 94 ĉambrojn.
Parko
redaktiEn loko de la nuna parko supozeble en la 16-a jarcento estis fruktoĝardeno. La jezuitoj faris el tio barokan ĝardenon en 1715. Post 15 jaroj la parko estis pligrandigita, baldaŭ la parko kelkfoje estis trakonstruita laŭ diversaj stiloj. En 1812 la preĝejo estis konstruita (videbla sur la aerfoto). La artefarita lago (videbla sur la aerfoto) estis kreita en 1966.
Fontoj
redakti- hungare kun 2 fotoj
- hungare kun fotoj
- Batthyány-kastély hungare kun foto Arkivigite je 2017-03-13 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2017-05-19 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun 2 fotoj Arkivigite je 2017-03-14 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2017-03-14 per la retarkivo Wayback Machine