Preĝejo Sankta Mikaelo (Nyergesújfalu)

Kirko Sankta Mikaelo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Nyergesújfalu, laŭ la ĉefstrato.

Preĝejo Sankta Mikaelo
Preĝejo Sankta Mikaelo en Nyergesújfalu
Preĝejo Sankta Mikaelo en Nyergesújfalu
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nyergesújfalu
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Bajót
paroĥo loke
Dato de konsekro 1771
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Alto 45 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dokumento mencias preĝejon ĉi tie jam en la 1330-aj jaroj. Plurfoje incendioj bruldetruis ĝin, sed oni ĉiam rekonstruis ĝin. La nun videbla kirko estis konstruita en 1770 tuj post la (tiam) lasta incendio. En 1860 denova incendio okazis. En 1939 la internaj muroj estis pentritaj. En 1966 la konstruaĵo renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola, antaŭe kruco estas videbla. La fasado estas simetria, malsupre funkcias la enirejo, la plej supre la turo altiĝas. La absido estas kvarangula, apude malgranda brikoforma sakristio estas videbla.

Kermeso okazas en la 29-an de septembro. Koruso kaj elektronika orgeno funkcias ene.

Fontoj redakti

 
La kirko laŭ la ĉefstrato