Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Óbuda)

Kirko Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Budapeŝto en Óbuda.

Ĉefparoĥa kirko Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo
Kirko Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en Óbuda
Kirko Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo en Óbuda
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Óbuda
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Statuso ĉefparoĥa kirko
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17441749
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua kirko konstruiĝis en tiu loko jam en la 11-a jarcento. En 1355 ĝi estis jam paroĥa kirko. Dum dominado de turkoj la preĝejo ruiniĝis, poste oni konstruis provizore kapelon en 1698. La nun videbla preĝejo estis konstruita en la 1740-aj jaroj. La preĝejo renoviĝis ekstere en 1986, interne en 1990.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola en parko. Antaŭ la konstruaĵo estas videbla skulptaĵo pri Johano Nepomuko. En mezo de la fasado estas la ĉefenirejo kun 3 niĉoj. En la niĉoj troviĝas skulptaĵoj pri Sankta Rozalia, Sankta Sebastiano kaj Sankta Roĥo. Ĉe la tegmento estas videbla apostoloj Petro kaj Paŭlo. Pli supre la unusola kvadrata turo altiĝas. La sanktejo estas okangula. Interne la ĉefaltaro estis farita el marmoro en 1773, meze estas skulptaĵo de Jesuo. Apude situas skulptaĵoj pri Sanktaj Petro kaj Paŭlo. En la navo troviĝas ankoraŭ 3 flankaj altaroj, krome altaro portita el „Kiscell”.

Kermeso okazas en 29-an de junio, krome kermeso por la altaro en la 8-an de septembro.

 
Skulptaĵo fare de Károly Bebo

Fontoj redakti