Kisberzseny
Kisberzseny [kiŝberĵenj] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en Veszprém (departemento), en Distrikto Devecser. Kis signifas: malgranda.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 5 km²
- Loĝantaro: 90
- Poŝtkodo: 8477
- Telefonprefikso: 88
Situo
redaktiKisberzseny situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de tre mallonga sakovojo el ĉefvojo Budapeŝto-Graz. Devecser troviĝas 16, Sümeg 18, Celldömölk 23, Ajka 27, Veszprém (urbo) 55, Budapeŝto 161 km-ojn.
Historio
redaktiLa vilaĝo menciiĝis unuafoje en 1488. Dum la socialismo kolĥozo funkciis tie. Vilaĝservoj estas kulturdomo, biblioteko, kuracejo, vendejo, drinkejo, migra poŝto.
Vidindaĵo
redakti- katolika kirko