Kisrákos

vilaĝo en la departemento Vas (Vaŝ) de Hungario

Kisrákos [kiŝrAkoŝ] estas malgranda vilaĝo (ankaŭ municipo) en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend. La loknomo hungare signifas: malgranda-kankra. Verŝajne en la loka rojo estis multe da kankroj. La malgranda signifas tion, ke proksime estas simila vilaĝo, sed pli granda.

Blazono de Kisrákos

Bazaj informoj

redakti

Geografio

redakti

Kisrákos situas sur mildaj deklivoj laŭ traira flankovojo. Kisrákos estas parto de Nacia Parko Őrség kaj Hanság. Őriszentpéter troviĝas 8, Körmend 30 km-ojn.

Historio

redakti

La unua mencio okazis en 1428. La vilaĝo formiĝis, kiel serio da farmoj.

Vilaĝservoj estas municipa administracio, migra poŝto, kulturdomo, interretejo, kuracejo (semajne po 1).

Vidindaĵoj

redakti

Kisrákos havas kalvinanan preĝejon konstruitan en 1843. La turo estas 30 m-ojn alta.