Klano Ausran – komence literatura rondo gvidata el Tekstilindustria Teknikumo en Doły, unu el kvartaloj de Lodzo, poste pli ĝenerala kultur-religia grupo. La Klano estis fondita en 1954 kaj gvidata de filologo Ignacy Ryszard Danka. Ĝi celis rekonstruon de la spirita heredaĵo de hindeŭropanoj. Unu el la unuaj en Pollando novpaganaj grupoj. Poste al la Klano aliĝis lernantoj de aliaj lernejoj.

Historio redakti

Nomo de la grupo devenas de hindeŭropa pralingvo Ausra – "aŭroro"; ĝi samtempe estas nomo de prahindeŭropa diino, edzino de dio Pusan. La klano, fondita de la lernantoj de librovendista kaj kemia teknikumoj, komence kiel studenta rondo kun "religi-lingvista" karaktero. En 1957 al fondita tiam filio de la Klano aliĝis lekcianta en Varsovia Universitato baratano Hiranmoy Ghoshal, kiu iĝis unua sacerdoto. Jaron poste en Varsovio kreiĝis filio de la Klano. En 1960 dum kunveno en apudlodza Tuszyna Arbaro estis akceptita statuto de la Klano, en kiu oni deklaris revenon al la unua prahindeŭropa religio kaj agnoskis Perkvunos la plej alta dio. En la 1970-aj jaroj la grupo estis gvatata de komunista Sekureca Servo kune kun konfisko de leteroj, publikaĵoj kaj portempa aresto de Ignacy Ryszard Danka.

Membroj de la Klano uzis rekonstruitan hindeŭropan pralingvon, nomatan de ili ausrana lingvo. Ili ankaŭ organizis lekciojn kaj sciencajn simpoziojn pri hindeŭropaj studoj. En la ausrana lingvo estis presataj kalendaroj, kreiĝis poezio, religiaj kantoj (tn. mantlamentla), ĝi ankaŭ estis uzata kiel liturgia lingvo dum ausranaj ritoj. Membroj de la Klano dividiĝis al plenrajtaj gerontoj kaj apotoj. La ausranaj ritoj estis nomataj deivokvolia kaj plenumis ilin sacerdotoj nomataj deivokvolamoj. La socion de ausranoj priskribis Kazimierz Brandys en Listy do pani Z (Leteroj al sinjorino Z).

En periodo de la plej granda disvolvo Klano Ausran nombris ĉ. 500 personojn devenantajn ĉefe de altlernejaj medioj. Ausranano estis i.a. filologo Krzysztof Tomasz Witczak. Tamen nur negranda parto de la memboj konsideris la Klanon kiel sian religion, plimulto traktis ĝin en kategorio de kontraŭkulturo kaj scienca projekto. La organizaĵo neniam estis registrita kiel konfesia asocio.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti