„ Jen nova, interesa kaj bona romano katolika. La sorto de Klari Fulbert sur la kastelo Malefour estas vere kortuŝa. Ekleginte mi ne povis formeti la libreton antaŭ la finlegado. La traduko de Robert estas bona. Entute oni povas vere gratuli al la eldonsocieto Sta. Miĥaelo je
ĉi tiu nova verko. Estus nur dezirinde, ke ĝi trovu pli grandan subtenadon inter la esperantistaro katolika! Ĉiu aĉetu ĉi tiun legindan, malkaran libreton, neniu pentos. ”