Klasikaj elementoj

(Alidirektita el Klasika elemento)

En diversaj epokoj kaj kulturoj, oni pensis, ke la mondo estas komponata de bazaj elementoj.

Klasikaj elementoj de Antikva Grekio redakti

 
4 elementoj

La kvar klasikaj elementoj estas, laŭ antikva greka filozofio:

  • fajro (varma kaj seka)
  • tero (malvarma kaj seka)
  • aero (varma kaj malseka)
  • akvo (malvarma kaj malseka)

Ĉio en la mondo kaj la ĉielo estis supozata kiel konsistanta el ĉi tiuj kvar elementoj. Platono menciis la teorion kiel origine antaŭ-Sokratan, atribuante la liston al la antikva filozofo Empedoklo.

Kelkaj filozofioj inkluzivis kvinan elementon, nome la "kvintesencon", aŭ eteron laŭ Aristotelo, ĉar, kvankam Fajro, Tero, Aero kaj Akvo estas teraj kaj korupteblaj, la steloj estas eternaj (la vorto "etero" venas el greklingva vorto signifanta "eterna"), kaj pro tio ili devus konsisti el ĉiela substanco.

Laŭ moderna scienco, ĝenerale videbla materio estas enklasigata kiel aŭ solida (Tero), aŭ likva (Akvo), aŭ gaso (Aero); kvara materistato antaŭ nelonge eltrovita estas plasmo (Fajro). Tiel la kvar antikvaj grekaj elementoj konformas al la nuntempaj materistatoj.

Klasikaj elementoj de antikva Ĉinio redakti