Kloralozo

kemia kombinaĵo
Kloralozo
Alternativa(j) nomo(j)
  • α-kloralozo, glukokloralozo
Kemia formulo
CAS-numero-kodo 15879-93-3
ChemSpider kodo
PubChem-kodo 27525
Merck Index
Fizikaj proprecoj
Aspekto kristaloj blankaj, senodoraj, kun amara kaj naŭziga gusto
Molmaso
Denseco
Fandpunkto 176-182°C
Bolpunkto
Refrakta indico
Ekflama temperaturo
Memsparka temperaturo
Acideco (pKa)
Solvebleco malforta en malvarma akvo, 0,6 % je 20°C kaj 5 % je 100°C. Tre solvebla en etanolo (3 % je 20°C), duetila etero, kaj acetata acido
Mortiga dozo (LD50)
Risko R20 R22
Sekureco S(2) S16 S28 S24/25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Signalvorto Averto
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H332
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Kloralozo estas dormiga kaj toksa organika klorido[1][2][3][4][5] kun malneta formulo C8 H11 O6 Cl3. Ĝi rezultas el kondenso de kloralo kaj glukozo.[6] Kemie, ĝi estas klora acetalo derivita de glukozo, neredukta, kun molmaso 309,527 g/mol. Acida hidrolizo de kloralozo reestigas glukozon kaj kloralon. Ĝia identigo okazas en toksologio per la reago Fujiwara-Ross.

Kloralozo uziĝis kaj en iuj landoj uziĝas kiel veneno por laŭleĝa kaj kontraŭleĝa mortigado de birdoj kaj mamuloj, kaj en logaĵoj por kapti fiŝojn. Ĝi estas danĝera ankaŭ por necelitaj specioj, kiuj povas manĝi la venenon aŭ manĝi tiujn, kiuj manĝis la venenon. En Tunizio ĝi iam estis la precipa kaŭzo de toksado en katoj,[7] kaj en Francujo ĝi estis la dua plej ofta kaŭzo de toksado en sovaĝaj bestoj, precipe anasoj, kolomboj, kaj perdrikoj.

Referencoj redakti

  1. FOURNIER E., GERVAIS P. – Dictionnaire des intoxications. Paris, Éditions Heures de France, 1970, paĝo.
  2. Registry of toxic effects of chemical substances, éd. 1980. Cincinnati, DHHS (NIOSH), vol. 1, paĝo.
  3. ABDELAZIZ H. – Contribution à l’étude de l’intoxication aiguë par le chloralose. Tunis, thèse pour le doctorat en médecine, 1981.
  4. VALLET Q. – Les intoxications en milieu rural. Tours, thèse pour le doctorat en médecine, faculté de médecine et de pharmacie, 1964.
  5. CLEMENT J.J. – Intoxication par le chloralose à propos de 5 observations. Nancy, thèse pour le doctorat en médecine, 1966.
  6. Samir BEN YOUSSEF, http://pharmatox.voila.net/cours/toxiquesorganiques.pdf Arkivigite je 2014-02-01 per la retarkivo Wayback Machine
  7. ABDELAZIZ H. – Contribution à l’étude de l’intoxication aiguë par le chloralose. Tunis, thèse pour le doctorat en médecine, 1981.