Malfermi la ĉefan menuon

Koĉo RACIN (makedone Кочо Рацин); naskiĝinta kiel Kosta Solev (Коста Солев) la 22an de decembro 1908 en Veles — mortinta la 13an de junio 1943 en Lopušnik, estis makedona poeto kaj revoluciulo.

VivoRedakti

Kosta Solev Racin naskiĝis en Veles, en familio de malriĉaj potistoj. Tial li devis forlasi la lernejon en la aĝo de 13 jaroj kaj labori kun sia patro. Observante la socian maljustecon, li ekpartoprenis en la laborista movado kaj membriĝis en la Jugoslava Komunista Partio, kie li estis unu el la plej influaj aktivuloj. Li interalie estis la nura delegito por Makedonio dum la kvara kongreso de la Jugoslava Komunista Partio, kiu okazis en Dresdeno en 1928. En 1932 li esperantistiĝis en Veles, kaj la postan jaron iĝis komitatano en la komunista partio. Li pasigis preskaŭ du jarojn en malliberejo en 1834-35. En septembro 1940, li estis forpelita el la komunista partio pro sia sendependemo, kaj laboris kiel fervojisto en Sofio. Tamen post la morto de sia kolego Kole Nedelkovski, kaj ĉar la bulgara polico serĉis lin, li fuĝis al Skopje, kie li estis arestita kaj torturita. en la vilaĝo de Kornica. Post sia liberiĝo li iĝis partizano, kaj batalis per plumo kaj pafilo. Li redaktis la gazeton Ilindenski pat, kaj mortis pro dubinda akcidento la 13an de junio 1943 apud Kiĉevo.

VerkoRedakti

Ekde 19328, Koĉo Racin verkis kantojn, rakontojn, literaturajn kaj historiajn artikolojn. Lia plej fama verko estas la poemaro "Blankaj aŭroroj" (Бели Мугри), eldonita en Zagrebo en 1939. Liaj poemoj pritraktas la malfacilajn vivkondiĉojn de la urbaj kaj kamparaj laboristoj.

Eksteraj ligilojRedakti