Kobersdorf
Kobersdorf, hungare Kabold, estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Oberpullendorf. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 1 883 loĝantoj.
Kobersdorf | |||
---|---|---|---|
enirejo de la fortikaĵo de Kobersdorf
| |||
Foira komunumo • komunumo de Aŭstrio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7332 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 883 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 69 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 36′ N, 16° 24′ O (mapo)47.59527777777816.392222222222Koordinatoj: 47° 36′ N, 16° 24′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 320 m [+] | ||
Areo | 27,29 km² (2 729 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kobersdorf [+] | |||
Situo redakti
Kobersdorf situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo (ĉefvojo Eisenstadt-Kőszeg preteriras). Oberpullendorf troviĝas 15 km-ojn.
Historio redakti
La unua mencio pri la setlejo devenis el 1229 en formo Kabolt, tiam konstruiĝis fortikaĵo. En 1281 aŭstra princo Alberto la 1-a okupis ĝin. Post jaredeko Kabold redoniĝis al Hungario. En 1704 familio Eszterházy akiris la fortikaĵon. En 1910 loĝis en Kabold 1267 da homoj, aŭstroj en majoritato. Ĝis 1920 Kabold apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Sopron, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio).
Vidindaĵoj redakti
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao de 1728
- luterana preĝejo de 1783
- kuracbanejo
- historia sinagogo, nun kultura centro