Kanino

(Alidirektita el Kojnodento)

Tio ĉi estas artikolo pri dento. Se vi volas artikolon pri la makedona vilaĝo, alklaku ĉi tie.

Kaninoj (sinonimo: kojnodentoj; latine: dentes canini) estas dentoj, kiuj situas en la mamula dentaro inter la tranĉodentoj kaj premolaroj. Ilia dentokrono ĝenerale estas pintohava.

La kaninoj

La kanino de la homo finiĝas pinte, la facia (vestibla) surfaco de la dento estas konveksa, la surfaco de la langa flanko estas konkava. La radiko estas longa, duflanke platigita. Homo havas kvar kaninojn, po du en la supra kaj la suba makzelo, dekstre kaj maldekstre.

Homaj kaninoj en dentaro (ruĝaj)

La suprajn kaninojn oni ankaŭ nomas okuldentoj.


Vidu ankaŭ redakti