Komunumaro Guntersblum

La Verbandsgemeinde Guntersblum ĝis fino de junio 2014 estis komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la centra komunumo Guntersblum. Ĝi troviĝas en la distrikto Mainz-Bingen de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de 2006 la komunumaro entute havis 9498 loĝantojn. La 1-an de julio 2014 ĝi kun la najbara komunumaro Nierstein-Oppenheim kuniĝis al pligrandigita komunumaro, nomata Verbandsgemeinde Rhein-Selz, kun administra centro en la urbo Oppenheim. La administrejo de la komunumaroj (kaj la malnova kaj la nova) centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.

Guntersblum
Blazono
Komunumaro Guntersblum (Germanio)
Komunumaro Guntersblum (Germanio)
DEC

Map

Flago
komunumaro
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Mainz-Bingen
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo MZ
Subdivido 9 Ortsgemeinden
Politiko
Komunumestro Robert Kunnen
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Alsheimer Straße 29
67583 Guntersblum
Demografio
Loĝantaro 9498 (stato: 2006-12-31)
Geografio
Geografia situo 49° 48′ N, 8° 21′ O (mapo)49.88.35Koordinatoj: 49° 48′ N, 8° 21′ O (mapo)
Areo 59,24 km²
vdr

La teritorio de la komunumaroj (kaj la malnova kaj la nova) apartenas al la geografia kaj kultura regiono Rheinhessen ("rejnlanda Hesio"), do historie apartenis al la regno Hesio (konkrete al la landgraflando Hesio-Darmstadt).

Unuopaj membraj komunumoj redakti

  1. Dolgesheim
  2. Dorn-Dürkheim
  3. Eimsheim
  4. Guntersblum
  5. Hillesheim (Rheinhessen)
  6. Ludwigshöhe
  7. Uelversheim
  8. Weinolsheim
  9. Wintersheim
historiaj bienoj en Guntersblum

Trafiko redakti

La teritorio de la komunumaro apartenas al la trafika ligo Rhein-Nahe-Nahverkehrsverbund, kiu nomiĝas laŭ la du proksimaj riveroj Rejno kaj Nahe. La stacidomo de la centra komunumo Guntersblum estas unu- ĝis dufoje po horo per trajnoj ligita al la pli grandaj urboj Majenco norde kaj Mannheim sude. Tra la teritorio krome, paralele al la fervojo, de nordo al sudo kondukiĝas la federacia strato B9.

Eksteraj ligiloj redakti