Küblis (komunumaro)
La komunumaro Küblis ĝis la 31-a de decembro 2015, kiam efikis organiza reformo, estis administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Prättigau/Davos. La distrikto ekde la komenco de 2017 nomiĝas regiono Prättigau/Davos, sed krome identas al la antaŭa distrikto. La komunumaro havis 1 824 loĝantojn la 31-an de decembro 2009 sur areo de 53,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 34 loĝantoj/km². Ĝia ĉefloko estis Küblis.
Komunumaro Küblis | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
![]() | |
komunumaro (subdistrikto) de la kantono Grizono | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Prättigau/Davos |
Ĉefloko | Küblis |
Koordinatoj | 46° 54′ N 9° 46′ O / 46.900 °N, 9.767 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ N 9° 46′ O / 46.900 °N, 9.767 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1824 (2009-12-31) |
Areo | 53,25 km² |
Loĝantardenseco | 34 loĝantoj/km² |
Geografio
redaktiLa komunumaro Küblis situis en la supra parto de Pretigovio (germane Prättigau) kiel nomiĝas la valo de la rivero Landquart. En nordo ĝi limis al la komunumaro Luzein, en nordoriento al Vorarlbergo (Aŭstrio), en oriento al la komunumaro Klosters, en sudo al la komunumaro Schanfigg, kaj en okcidento al la komunumaro Jenaz.
Komunumoj de la komunumaro Küblis
redaktiLa komunumaro Küblis konsistis (stato en 2011) el 3 komunumoj, el kiuj ĝia ĉefloko Küblis estis la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Conters im Prättigau | 234 | 18.40 | 3881 | |
Küblis | 829 | 8.14 | 3882 | |
Saas en Prättigau | 761 | 26.71 | 3883 | |
Sume | 3 | 1824 | 52,25 |
Historio
redaktiLa komunumaro Küblis estis kreita en la jaro 1851 surbaze de la tiama leĝo pri la nova administra ordo de Kantono Grizono. [1]
Notoj kaj referencoj
redakti