La Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo (KSKE) aŭ Helsinka Interkonsento okazis en Helsinki (Finnlando) laŭlonge de kelkaj sesioj inter la 3a de julio de 1973 kaj la finfina tria sesio de la 30a de julio ĝis la 1a de aŭgusto de 1975; tie partoprenis reprezentantoj de Usono, Kanado, Sovetunio kaj ĉiuj landoj de Eŭropo (inkludante Turkion kaj ekskludante Albanion kaj Andoron).

La limoj de NATO (blua) kaj Varsovia Kontrakto (ruĝa) dum evoluo ekde 1949 ĝis 1982

Ĝi finiĝis per la gravega Fina protokolo de la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo konata ankaŭ kiel Fina protokolo de Helsinki, Traktato de HelsinkiDeklaro de Helsinki. Ĝi estis subskribata de la reprezentantoj de 35 landoj. Ĝi estis la startpunkto de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE).

La Konferenco okazigis postajn kunsidojn, kiuj okazis en Belgrado (4a de oktobro 1977 - 8a de marto 1978), Madrido (11a de novembro 1980 - 9a de septembro 1983), kaj Vieno (4a de novembro 1986 - 19a de januaro 1989). La Pintokunsido de Parizo de 1990 povas esti konsiderata kiel fina punkto de la Konferenco, pro la malapero de la Varsovia Kontrakto.

Enhavo de la Protokolo de Helsinki redakti

La ĉefaj punktoj de la Protokolo estis jenaj:

  1. Respekto al la suvereneco
  2. Malakcepto de la perforto
  3. Neŝanĝeblo de la landlimoj
  4. Teritoria netuŝeblo de la Ŝtatoj
  5. Perpaca solvo de la malkonsentoj
  6. Neinterveno en la internaj aferoj
  7. Respekto al la homaj rajtoj
  8. Egalrajteco kaj Rajto je memdecido de la popoloj
  9. Kunlaborado inter ŝtatoj
  10. Plenumo de bonfido ĉe la devigoj pro internacia juro

Graveco de la Protokolo de Helsinki redakti

Ekde ties subskribo oni konsideris la dokumenton samtempe kiel grava alproksimiĝo al malpliigo de streĉoj pro la Malvarma milito (la nomita malstreĉiĝo), kaj kiel diplomata triumfo de Sovetunio, pro la artikolaro de neŝanĝeblo de la naciaj landlimoj kaj la respekto al la teritoria netuŝeblo, kiu agnoskis la unuan fojon la teritoriajn aldonaĵojn de Sovetunio en Orienta Eŭropo post la Dua Mondmilito.

Tamen la artikolaro dediĉita al la homaj rajtoj havigis bazon por la ekfunkciado de la Grupo de Helsinki en Moskvo, Ne-registara organizo sendependa kreita por kontroli la plenumadon de la Protokolo de Helsinki. La Grupo de Helsinki disvastiĝis per la kreado de kelkaj regionaj komitatoj, kiuj finformis la Internacian Federacion de Helsinki kaj Human Rights Watch. Kiam oni supozis ke ili kontrolis la plenumadon de la Protokolo farita de ĉiuj subskribintoj, ties atentfokuso estis ties realigo en la Sovetunio kaj ĝiaj aliancanoj de la Varsovia Kontrakto, helpante internacie la opoziciantajn grupojn. La fina rezulto estis konsiderebla kiel la komenco de la interna subfosado de la orienta landaro.

Vidu ankaŭ redakti

Aneksado de Krimeo al Rusio (2014)

Eksteraj ligiloj redakti

Oni ne konfuzu kun redakti

La Helsinka Deklaracio de 1964, de scienca enhavo, pri idearo je homa eksperimentado.