Fratinoj de Don Bosco (angla: Figlie di Maria Ausiliatrice, latina: Congregatio Filiarum Mariae Auxiliatricis aŭ la Kongregacio de Filinoj de Virgulino Maria Helpantino, mallonge FMA), ankaŭ nomataj salesianinoj, estas romkatolika ina ordeno apartenanta al la salesianoj kaj fondita en Mornese, Italio (en 1872) de Sankta Johano Don Bosco kaj Sankta Maria Domenica Mazzarello.

Pentraĵo de la sankta Maria Domenica Mazzarello
Pentraĵo de la sankta Maria Domenica Mazzarello

La fratinoj el tiu ĉi kongregacio nomiĝas salesianinoj. Simile kiel la salesianoj zorgas pri la edukado de knaboj, tiel la salesianinoj zorgas pri la edukado de knabinoj laŭ la edukadometodo "preventa sistemo" de Don Bosco.

Komence de 2015, 13 000 fratinoj kaj 315 novulinoj tutmonde estis membroj de la kongregacio.

Depost 2016 la fratinoj Don Bosco estis inter la plej grandaj inaj kongregacioj de la katolika eklezio en la mondo kun pli ol 14 000 membroj en 80 landoj sur ĉiuj kvin kontinentoj[1].

HistorioRedakti

La kongregacio estis fondita en 1872 de Don Bosco kaj Maria Domenica Mazzarello (1837-1881) sub la latina nomo: Auxilium ChristianorumFilinoj de Virgulino Maria Helpantino de la Kristanoj, laŭ la titolo de Maria. Maria Domenica Mazzarello komencis pastorecan laboron kun junulinoj en Mornese ĉirkaŭ 1864, kie ŝi starigis lernejon por kudristinoj. Tie ŝi renkontis Don Bosco. Li petis, ke ŝi starigu kongregacion, kiu "faru por la knabinoj, kion li kaj liaj salesianoj faris por la knaboj". Jen kiel ekestis la ina branĉo de la salesianoj. La Fratinoj de Don Bosco fondis knabinajn lernejojn en multaj lokoj.

CeloRedakti

Ekde la komenco, la kongregacio celis la edukadon de gejunuloj, precipe de tiuj kun malpli da ŝancoj. Krome, la ordo ankaŭ volas plibonigi la pozicion de la virinoj en la socio.

AktivecojRedakti

 
Sankta Maria Domenica Mazzarello

La filinoj de Maria Helpantino de Kristanoj dediĉas sin al la instruado, al gejunuloj, al socia laboro, al sanzorgado kaj spirita kuraĝigo. Aktivado je diversaj niveloj: elementaj lernejoj, altlernejoj, universitatoj aŭ alfabetiga centro, vesperaj klasoj.

Junulara laboro: studentaj restadejoj, eksterkursaj agadoj, someraj tendaroj, hejmoj por gejunuloj en malfacilaĵoj, reintegriĝo de junaj deliktuloj kaj drogemuloj.

Sociaj laboroj: centro por la promocio de virinoj, kultura promocio, komunuma laboro en la marĝenigitajn distriktojn de grandaj urboj. Sanzorgado: sancentro, sanedukado kaj manĝaĵa helpo.

Spirita kuraĝigo: parokaj verkoj, katekismo kaj liturgia kuraĝigo, spiritaj centroj kaj religia formado.

FilmoRedakti

"The Main House of Happiness" (la ĉefa domo de feliĉo) estas filmo pri la kongregacio. Ĝi havas subtekstojn en 11 lingvoj (angla, franca, germana, hispana, portugala, pola, japana, korea, vietnama, slovena kaj kroata).

ReferencojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti