Kenigsbergo

(Alidirektita el Konigsbergo)

Kenigsbergo (germane Königsberg, en la orienta platgermana Keenigsbarg, prapruse Kunnegsgarbs, latine Regiomontium, en ĉirkaŭaj lingvoj litove Karaliaučius, pole Królewiec kaj ruse Кёнигсбе́рг) estis germanlingva urbo borde de la Balta Maro, kiu konstruiĝis ĉirkaŭ samnoma burgo de la Germana Ordeno starigita en 1255 kaj komplete detruiĝis inter la jaroj 1944 kaj 1948. Sur la malplena spaco de la eksa urbo sekve konstruiĝis la nuna urbo Kaliningrado (ruse Калининград), ĉefurbo de la samnoma regiono de la Rusa Federacio. Sur la kolo de la same malkonstruita historia kastelo oni post 1968 ekkonstruis palacon de la KPSU, kiu neniam finiĝis.[1]

Kenigsbergo
arkeologia loko • former settlement • urboHansa urboHansa urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 54° 43′ N, 20° 31′ O (mapo)54.71147222222220.509305555556Koordinatoj: 54° 43′ N, 20° 31′ O (mapo) [+]
Alto 48 m [+]
Kenigsbergo (Kaliningrada provinco)
Kenigsbergo (Kaliningrada provinco)
DEC
Kenigsbergo
Kenigsbergo
Situo de Kenigsbergo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Königsberg [+]
vdr

Ĝis la jaro 1724 la urbo konsistis el tri loĝlokoj, kiuj ĉiuj ekestis ĉirkaŭ la mezepoka burgo: la historia urbokerno kaj la urboj Kneiphof kaj Löbenicht. Inter la urbaj konstruaĵoj krom la mezepoka burgo elstaris la katedralo de 1333 kaj la renoma Alberta universitato.

En 1324, probable dum restado en Königsberg, Peter von Dusburg ekverkis sian kronikon Chronicon terrae Prussiae nome de Grandmajstro Werner von Orseln.

La Batalo de Königsberg finis kiam la germana soldataro kapitulacis al la sovetoj la 9an de aprilo post tri-taga atako faris sian situacion neeltenebla. La soveta armeo perdis 3 700 homojn en la fina atako; la germana armeo perdis 40 000 al 50 000 homojn en batalo kaj 80 000 al 90 000 estis kaptitaj.

En Kenigsbergo naskiĝis interalie:

La urbo famas ankaŭ pro la matematika problemo de la sep pontoj en Königsberg solvita de Leonhard Euler en 1736.

Referencoj redakti

  1. citaĵo el artikolo de marto 1994 el la germanlingva maldekstrema gazeto die tageszeitung: "Rompita vitro ĉie. La lifto ŝtopiĝis inter du etaĝoj. La mallarĝaj pontoj kiuj ligas la du altiĝantajn betonblokojn ŝajnas rompemaj. La Palaco de la KPSU staras en la centro de Kaliningrado, la antaŭa Königsberg, dum pli ol 20 jaroj. Ĝi neniam finiĝis kaj neniam ekuziĝis. La fundamentoj estis tro malfortaj. La konstruaĵo estis konstruita sur la fundamentoj de la urba kastelo, kies ruinoj estis krevigitaj en 1968. Breĵnev persone sin engaĝigis tute forigi la "simbolon de prusa militismo", kiu estis tre difektita de la Dua Mondmilito."

Vidu ankaŭ redakti