Konservisma Partio (Kartvelio)

La Konservisma Partio de Kartvelio (kartvele საქართველოს კონსერვატიული პარტია [sak’art’velos konservatiuli partia]) estas dekstrema politika partio en Kartvelio, ema al konservismo kaj naciismo. Ĝi fondiĝis en 2001.

Konservisma Partio de Kartvelio
საქართველოს კონსერვატიული პარტია
Lando Flago-de-Kartvelio.svg Kartvelio
Estro Zviad Dzidziguri (2010)
Fondiĝo 2001
Lingvo(j) Kartvela
Ĉefa sidejo Tbiliso
Ideologio Georgia for Georgians, Nacikonservatismo
Retejo http://www.conservatives.ge
Information icon.svg
vdr

La partio estis unue aliancano al la Unuiĝinta Nacia Movado de la prezidanto Miĥail Saakaŝvili, sed en majo 2004 ili malalianciĝis. Kun aliaj opoziciaj partioj, ĝi partoprenis la kontraŭregistarajn manifestadojn en 2007 kaj subtenis la prezidentan kandidaton Levan Gachechiladze en la nacia baloto en 2008, kiun tamen denove gajnis Saakaŝvili.

Eksteraj ligilojRedakti