Konsilio de la Episkoparaj Konferencoj de Eŭropo

La Konsilio de la Episkoparaj Konferencoj de Eŭropo, sigle KEKE (latine: Consilium Conferentiarum Episcoporum Europae, CCEE) estas institucio de la Katolika Eklezio kiu kunigas la 33 katolikajn Konferencojn episkoparajn de Eŭropo.

Konsilio de la Episkoparaj Konferencoj de Eŭropo
internacia organizaĵoEpiskopara Konferenco
Komenco 1971 vd
Geografia situo CH1903: 745990 / 254249 (mapo)47.422859.37356Koordinatoj: 47° 25′ 22″ N, 9° 22′ 25″ O; CH1903: 745990 / 254249 (mapo)
Sidejo Sankt-Galo
Konsilio de la Episkoparaj Konferencoj de Eŭropo (Svislando)
Konsilio de la Episkoparaj Konferencoj de Eŭropo (Svislando)
DEC
Konsilio de la Episkoparaj Konferencoj de Eŭropo
Konsilio de la Episkoparaj Konferencoj de Eŭropo
Map
Konsilio de la Episkoparaj Konferencoj de Eŭropo
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

KEKE (CCEE) oficiale naskiĝis en 1971. Sed jam ĉe la finiĝo de la Dua Vatikana Koncilio, en 1958, konkretiĝis renkontiĝo de iuj episkopoj de la 13 episkoparaj konferencoj, kiuj decidis la starigon de komitato kiu organizu estontan konferencon de la katolikaj episkopoj de Eŭropo. Tiu komitato alvokis al du simpozioj, unu en Noordwijkerhout, en Nederlando, en 1967, kaj alia en Koiro (Svisio) en 1969. Sed KEKE oficiale naskiĝis la 24an de marto 1971. En tiu kazo estis redaktita la unua statuto, aprobita de la papo Paŭlo la 6-a la 10-an de januaro 1977, en kiu la eŭropa episkopara konferenco prenis la nomon “Consilium Conferentiarum Episcopalium Europae”.

Nova statuto estis aprobita la 2an de decembro 1995 de la papo Johano Paŭlo la 2-a per kiu efektivaj membroj de la Eŭropa Konferenco estas la prezidantoj de la naciaj konferencoj kaj ne plu episkopoj delegitaj kiel laŭ la antaŭa statuto, kaj redifinitaj la celoj de la organismo: la reevangeliigo de la kontinento.

Organismoj redakti

KEKE naskiĝas kun la intenco krei komunion kaj kunpartoprenon inter la diversaj eŭropaj episkoparoj. "Ĝi havas la taskon, en mondo kiu aliras ĉiam pli al plena unuiĝo, promovi kaj konservi la kristanajn valorojn. Kaj aparte:

  • la ekzercado de kolegieco en la hierarkia komunio cum et sub romano pontefice (kun kaj sub la gvido de la Plejsupera Pontifiko);
  • la praktiko de pli intensa komunio kaj kooperado inter la episkopoj kaj eŭropaj episkoparaj konferencoj, en la respekto de la funkcio kaj kompetentecoj propraj al ĉiu, por promovi kaj inspiri la novan evangeliigon en la eŭropa medio;
  • la promovo de la komunioj inter la diversaj Konsilioj de la episkoparaj konferencoj de aliaj kontinentoj;
  • la subteno al la ekumena kooperado en Eŭropo, celante unuigi la diversaj konfesiojn kristanajn;
  • la eklezia atesto en la eŭropa socio.retejo de CCEE (KEKE)

Organo precipa de KEKE estas la ĝenerala asembleo kunvokenda ĉiujare; ĝi estas helpata kaj funkciigita de sekretariaro sidejanta en Sankt-Galo en Svisio. Por pli efike plenumis siajn taskojn, la KEKE proviziĝis per iuj komisioj koncernantaj jenajn aspektojn de la religia kaj socia vivo: medio, katekizo-lernejo-universitato, migrado, vokiĝoj al religiaj oficoj, amaskomunikiloj, financoj. Krome, ĉirkaŭ ĉiun trian jaron estas organizitaj simpozioj, studsekcioj alfrontantaj komunajn temojn ligitajn al la anonco de la evangelio kaj al ĝia enkulturiĝo en la eŭropa kunteksto.

Membroj redakti

Ĝis 1993, la KEKE estis konstituita, kiel supre dirite, de episkopoj delegitaj de respektivaj episkoparaj konferencoj; hodiaŭ ĝin konsistigas la 33 prezidentoj de la 33 episkoparaj konferencoj plus la ĉefepiskopoj de Luksemburgio kaj de Monako, kaj la episkopo de Kiŝinevo (Moldavio).

Prezidentoj de KEKE redakti

Ekumena aktiveco redakti

Al KEKE estas komisiita la ekumena aktiveco de la Katolika Eklezio. Per ĝia kunlaborado kun la Konferenco de Eŭropaj Eklezioj (KEE: organismo al kiu ne aliĝas la Katolika Eklezio) naskiĝis la plej gravaj ekumenaj iniciatoj. Memorindas:

  • la pretigo kaj realigo de la tri Ekumenaj Eŭropaj Asembleoj (Bazelo en 1989, Graz i997 kaj Sibiu en 2007).
  • la redakto kaj aprobo (2001) de la (Ekumena Karto), komuna dokumento kiu trajtas la gvidliniojn por la kreskigo de la kunlaborado en la Kristanaj Eklezioj en Eŭropo.[1]

Referencoj redakti

  1. La teksto de la dokumento: [1] Arkivigite je 2011-09-23 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti