Malfermi la ĉefan menuon

Kontraŭvenenoneologisme antidoto (de la greka αντίδοτο, "donita kontraŭ") estas substanco kapabla kontraŭi formon de venenado.

Foje okazas, ke la kontraŭveneno per aparta toksino estas inokulita per injekto de la toksino mem en beston, per malgrandaj dozoj, kaj eltirante rezultajn antikorpojn (antitoksinoj) en la sango de la besto.

La veneno produktita de iuj serpentoj, araneoj kaj aliaj venenaj bestoj ofte malfacile obteneblas por produkti serojn de bestaj originoj aŭ eĉ specifaj antikorpoj, sed se ili ne ĉiam estas sufiĉe rapide haveblaj kvankam efikaj, rezultas ke tre ofte la mordo aŭ la piko de unu el ĉi tiuj bestoj havas mortigajn efikojn.

Iuj toksinoj ne havas kontraŭvenenon. Ekzemple, la venena ricino, ĉeestanta en la industriaj kromproduktoj de la produktado de ricinoleo, ne havas kontraŭvenenon; sekve, la ĉeesto - per ingestado - de sufiĉa kvanto da ĉitiu veneno en la homa korpo estas neeviteble fatala.

La ingestado de venenoj ofte estas traktita per buŝa administrado de aktivigita karbo, kiu adsorbas la venenon, kiu estas poste forigita kun la fekaĵoj, forigante grandan parton de la toksino.

Venenoj injektitaj en la histojn (kiel rezulto de mordoj aŭ pikoj de venenaj bestoj, ekzemple) estas kutime traktataj per elasta kunpremiga bendo, kiu malrapidigas la sangan cirkuladon tiel limigante la cirkuladon de la veneno ene de la korpo.

Principoj de agadoRedakti

Kontraŭveneno agas esence per ekspluatado de tri malsamaj principoj: fizika kontraŭvenenismo, kemia kontraŭvenenismo kaj fiziologia kontraŭvenenismo.

  • La fizika kontraŭvenenismo konsistas en sorbado de la toksa substanco per uzado de aktivigita karbo aŭ unuĉelaj eŭkariotoj. Por ekspluati ĉi tiun principon necesas, ke la veneno ne jam disvastiĝis en la cirkulada sistemo, sed ankoraŭ troviĝas en la stomako kaj en la komenca intesta vojo.
  • La kemia kontraŭvenenismo konsistas en uzado de kemiaj substancoj kapablaj precipiti aŭ neŭtrigi la venenan substancon, farante ĝin sendanĝera. Ekzemploj de kemiaj kontraŭvenoj estas perbuŝaj solvaĵoj de acetata acido por kontraŭagi la konsumadon de alkaloj kaj injekto de tiosulfato kaze de toksiĝo pro cianido.
  • La fiziologia kontraŭvenenismo anstataŭe konsistas administri iujn substancojn havantaj farmakologiajn proprecojn, kiuj kaŭzas fiziologiajn efikojn, kiuj kontraŭas la efikojn de la veneno. Ekzemple, atropino estas kontraŭaĵo de la muŝoamanita alkaloido, kiu kaŭzas efikojn sur la parasimpata nerva sistemo; la toksiĝo kaŭzita de atropino povas kontraŭstariĝi per administrado de fizostigmino, kiu kaŭzas la inversan agadon sur la parasimpata nerva sistemo.

Eksteraj ligilojRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Antidoto en la itala Vikipedio.