Kostolná pri Dunaji
Kostolná pri Dunaji, hungare Egyházfa [edjhAzfa], germane Gaswar [gasvar] estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Senec. La hungara minoritato uzas ankax formon Egyházfalva. Malgranda komunumo Malý Šúr (hungare Pénteksúr) apartenas al la municipo. La nuna slovaka nomo uziĝas ekde 1948.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9b/Slovakia_bratislava_senec.png/330px-Slovakia_bratislava_senec.png)
Bazaj informoj
redakti- Areo: 8 km²
- Supermara alteco: 124 m
- Loĝantaro: 490
- Poŝtkodo: 903 01
- Aŭtokodo: SC
- Telefonprefikso: 02
Situo
redaktiKostolná pri Dunaji situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Senec troviĝas 4, Bratislavo 30 km-ojn.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam en la neolitiko kaj bronzepoko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1308. En 1910 loĝis en Egyházfa 316 homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Senc, poste al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1942 Egyházfa kaj Pénteksúr unuiĝis havanta novan nomon Hasvár. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Kostolná pri Dunaji 458 homoj, (315 hungaroj, 137 slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Reĝino de Rozario el la 13-a jarcento
- bredejo de tigroj
Eksteraj ligiloj
redaktiFontoj
redakti- slovaka kaj hungara Vikipedioj
- http:adatbazis.mtaki.hungary.com