Kottingbrunn

komunumo en Malsupra Aŭstrio


Kottingbrunn estas foira komunumo en la sudoriento de Malsupra Aŭstrio en distriko Baden. Krome ĝi apartenas al la historia regiono Industrieviertel [IndusTRI:firtl] (industria regiono). Ĝi situas 30 km sude de Vieno. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 7 417 loĝantoj.

Kottingbrunn
Foira komunumo • komunumo de Aŭstrio • katastra loĝloko de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Aŭstrio
Federacia lando Malsupra Aŭstrio
Distrikto Baden
Poŝtkodo 2542
Aŭtokodo BN
Telefonkodo 0 22 52
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 417  (2018) [+]
Loĝdenso 638 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 57′ N, 16° 14′ O (mapo)47.95194444444416.229166666667Koordinatoj: 47° 57′ N, 16° 14′ O (mapo) [+]
Alto 251 m [+]
Areo 11,63 km² (1 163 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Kottingbrunn (Malsupra Aŭstrio)
Kottingbrunn (Malsupra Aŭstrio)
DEC
Kottingbrunn
Kottingbrunn
Situo de Kottingbrunn
Kottingbrunn (Aŭstrio)
Kottingbrunn (Aŭstrio)
DEC
Kottingbrunn
Kottingbrunn
Situo de Kottingbrunn

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kottingbrunn [+]
vdr

Blazono redakti

La blazono montras simbole la historion kaj la ekonomian sencon de nuno. Turkoj kaj aliaj malamikoj marodis ofte Malsupran Aŭstrion, ankaŭ Kottingbrunn. Apud la glavoj ankaŭ la ruĝaora flamo indikas ĉi tion. Samtempe la flamo kun la dentrado kreas asocion al la nuntempa fero- kaj metalindustrio. La vinfolioj enkorpigas ankaŭ ekonomian komponanton de areo de Kottingbrunn. La blazonotransdono okazis la 2-an de julio 1974.

Historio redakti

Kottingbrunn estas ekstreme maljuna setlejo. Trovaĵoj inter la tria jarcento a.K. ĝis la kvara jarcento p.K. pruvas tion. Tre verŝajne originas la loknomo Kottingbrunn el la Kotinoj (latina Cotini). En la folioj de hejmregiona topografio Göhlert scribas, ke Kottingbrunn originas el la cot(arbaro) kaj bryn(altaĵo).

La unuan turkoj-sieĝojn (1529) travivis la grava fortika akvoburgo, sed 1683 la tuta loko kaj la burgo estis dezertigata de la turkoj. La rekonstruado fare de grafoj Lamberg farigis el tio la hodiaŭa ĉaskastelo.

Post la dua mondmilito komencis la rekonstruado en Kottingbrunn ankaŭ. Je la 11-a de aprilo 1955 vojaĝis aŭstria delegitaro de aerohaveno al Moskvo kaj revenis la 15-a de aprilo kun la finita koncepcio de traktato.

Demografio redakti

Referenco: Statistik Austria [1]

Ekonomio redakti

Plej granda entrepreno en Kottingbrunn estas la firmo Wittmann Battenfeld, kio, apud tion establaĵon, specialigas en la produktado de plastomaŝino kaj injektgisoteĥniko. La cetera ekonomio konsistas el malgrandaj- kaj servoentreprenoj. En regiono servo interalie: bankoj, viandbutikoj, gastronomioj, ĉi-jara vino kaj similaĵo. La "servocentro akvoburgo Kottingbrunn" (Dienstleistungszentrum Wasserschloss Kottingbrunn) kuniĝi komunuman administrejon, advokaton, depagokonsultiĝokancelarion, asekuradoficejon kaj kapitalokonsiliston, praktikantan kuraciston kaj teknikajn kaj komercajn oficejojn. La loka muziklernejo havas ĉambrojn ĉi tie ankaŭ. De 1958 al 1962 la Halleiner Motorenwerke havis fabriko en Kottingbrunn.

Trafiko redakti

En la lokmezo estas stacidomo, kio estas parto de "sudtrejnoretaĵo" (Südbahnnetz). En sudo la komunumo limas la "Hainfelder Straße B 18" kaj post 2005 Kottingbrunn havas propra aŭtostradokonektloko por la "A2". Nordorienta de Kottingbrunn estas ankaŭ la aerohaveno Bad Vöslau/Kottingbrunn.

Publika establaĵo redakti

Edukadoestablaĵo redakti

La foira komunumo Kottingbrunn disponas pri kvar infanĝardeno kaj unu elementa lernejo, kio havas preskaŭ 330 lernantojn kaj estas preskaŭ la plej granda elementa lernejo en Malsupra Aŭstrio. Cetere Kottingbrunn havas muziklernejon kaj politeknikan lernejon.

Hobio- kaj sportestablaĵo redakti

Kottingbrunn posedas diversajn hobio- kaj sporestablaĵojn. Inter ili estas futbalostadio kun verŝlumoinstalaĵo por la "ASK Kottingbrunn". Cetere diversaj kursoj ofertata de grandnombraj organizaĵoj en la pluruzohalo de elementa lernejo kaj en komunumohalo.

Kulturo kaj vidindaĵoj redakti

Muzeoj redakti

La kastelomuzeo de foira komunumo Kottingbrunn montras la historio de komunumo de unua loĝatigo de neolitiko al la nuntempo. La muzeo estas en akvoburgo de Kottingbrunn.

Arkitekturaĵo redakti

La Sankta Triunuo apogilo estis starigata por danko, ke Kottingbrunn ne estis ĝenata de pesto, fare de grafo Carl Josef de Lamberg en la jaro 1716. Ĝi estis renovigata en la jaro 1987.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kottingbrunn en la germana Vikipedio.