Kováčová (distrikto Zvolen)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kováčová

Kováčová (hungare Kovácsfalva [kovAĉfalva]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Kováčová
hungare: Kovácsfalva
municipo
Oficiala nomo: Kováčová
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Zvolen
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Pohronie
Situo Kováčová
 - alteco 303 m s. m.
 - koordinatoj 48° 36′ 15″ N 19° 05′ 54″ O / 48.60417 °N, 19.09833 °O / 48.60417; 19.09833 (mapo)
Areo 7,151 km² (715,1 ha)
Loĝantaro 1 480 (31.12.2005)
Denseco 206,96 loĝ./km²
Valkaldrono Zvolenská kotlina
Unua skribmencio 1254
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 962 37
Telefona antaŭkodo +421 45
Aŭtokodoj ZV
NUTS 518506
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Kováčová
Retpaĝo: www.kovacova.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Kováčová situas apud ĉefvojo. Zvolen troviĝas je 5, Banská Bystrica je 18 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1254 en latina formo "Terra hospitum de Koachou". En 1828 loĝis tie 183 vilaĝanoj en 24 domoj. Ĝis 1882 la oficiala hungara loknomo estis Kovacsova, poste ĝi ricevis pli hungarecan nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kovácsfalva 385 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Zvolen, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Kováčová 1467 homoj, (1440 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti