Kovácsszénája
Kovácsszénája [kovAĉsEnAja] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécs. La loknomo signifas hungare: fojno de forĝisto. La historia loknomo estis Kovacéna.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 47
- Poŝtkodo: 7678
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 46°10′19″N 18°06'28″E
Situo redakti
Kovácsszénája situas sur deklivoj, laŭ rojo, fine de sakovojo. Pécs troviĝas 22, Budapeŝto 200 kilometrojn.
Historio redakti
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1290. Dum regado de la turkoj la vilaĝo ne senhomiĝis. En la 18-a jarcento pestoj okazis. Depost la socialismo germanoj kaj nederlandanoj aĉetis domojn por ripozadi.
En Kovácsszénája migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
- fiŝkaptista lago
- mezepoka ŝtonminejo