Kovikta minejo estas la gasokondensata minejo kiu situas en Irkutska provinco, Rusio), 350 km nord-oriente de la urbo Irkutsko kaj estas parto de la Leno-Tungusa naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1969 (gaso), 1990 (nafto) kaj ekspluatata ekde 1986 (gasokondensato), 1987 (gaso).

Kovikta minejo
ruse Ковыктинское месторождение
Situo: Irkutska provinco, Rusio
Geografia situo 55° 23′ 4″ N, 106° 7′ 21″ O (mapo)55.384444444444106.1225Koordinatoj: 55° 23′ 4″ N, 106° 7′ 21″ O (mapo)
Tipo: gasokondensata minejo
Parto de: Leno-Tungusa naftogasa provinco
Malkovro: 1987
Statuso: prikonstruata
Kapacito: 1282,4 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Ekspluatanto: Gazprom dobiĉa Nojabrsko
Information icon.svg
vdr

GeologioRedakti

La minejo estas ligita al la monoklinala deklivo de la sud-orienta flanko de la Angaro-Lena ŝtupo de la Siberia kratono. Ĝi havas komplikan strukturon: la produktohavaj horizontoj elstaras klinoforme, haveblas karbonato-salaj sedimentaĵoj de zonoj ensorbantaj borsolvilojn, enorme malalta tavolpremo.

La industrie gravaj horizontoj troviĝas en malsupra grejso-tavolo de la malsupra mota tavolaro de la malsupra kambrio (tavolo P2). La gasokondensata kuŝejo estas tavoleca, litologie ŝirmita. Grandeco laŭ plejaj etendiĝoj estas: de sud-okcidento al nord-oriento 136 km, de sud-oriento al nord-okcidento 116 km. Dikeco de la tavolo P2 varias de 21 ĝis 63 metroj. Averaĝa efika gasosaturita dikeco — 17,2 metroj. Profundeco de la kuŝejo — 2838-3388 metroj, tavolpremo 25,7 MPa, tavola temperaturo 53 ⁰C. Gasakva kontakto estas registrita je absoluta marko je 2301,5 metroj.

Poreco en la efika parto de la tavolo 11-15%. Tavolgaso estas sensulfura. Konsisto de la gaso: metano 91,54%, etano 4,89%, propano 1,07%, izobutano 0,23%, norma butano 0,34%, karbonduoksido 0,14%, azoto 1,53%, heliumo 0,26%. Eventuala enhavo de la gasokondensato en tavolgaso estas 67 gramoj/m³.

En 2002 la komenca gaskapacito estis taksita je 4184,5 miliardoj da kubaj metroj, la suma elminigado atingis 1282,4 miliardoj da kubaj metroj.

 
Geografia situo de la Kovikta minejo (N 3)

LiteraturoRedakti

  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Ковыктинское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 190. ISBN 5-85270-327-3.