Krajna, hungare Véghely [vEghej] estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en ObčinaTišina. Ĝis 1887 la oficiala hungara nomo estis KrajnaKraina, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan fantazian loknomon.

Krajna
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 266  (2020) [+]
Loĝdenso 54 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 41′ N, 16° 3′ O (mapo)46.68676416.051258Koordinatoj: 46° 41′ N, 16° 3′ O (mapo) [+]
Alto 203 m [+]
Areo 4,93 km² ( 493 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Krajna (Slovenio)
Krajna (Slovenio)
DEC
Krajna
Krajna
Situo de Krajna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Krajna, Tišina [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Krajna situas sur ebenaĵo, laŭ la aŭstra landlimo.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1366 en formo "Zwethnafalua". Dum la hungara regado oni nombris en Véghely 40 domojn kaj 766 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat (ankaŭ tiam ĉe la aŭstra limo), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Ekde 2008 Aŭstrio kaj Slovenio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trapasebla senkontrole ie ajn.

Fontoj redakti

  • hungara kaj slovena Vikipedioj
  • w.vasidigikonyvtar.hu
  • w.ms.sik.si
  • w.geopedia.si