Kramarovci, hungare Határfalva, germane Sinnersdorf estas tre malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Rogašovci.

Kramarovci
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 40  (2020) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 49′ N, 16° 0′ O (mapo)46.80956416.001633Koordinatoj: 46° 49′ N, 16° 0′ O (mapo) [+]
Alto 277,6 m [+]
Areo 1,94 km² ( 194 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Kramarovci (Slovenio)
Kramarovci (Slovenio)
DEC
Kramarovci
Kramarovci
Situo de Kramarovci

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kramarovci [+]
vdr

Situo redakti

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ la aŭstra limo, laŭ traira flankovojo al Sankt Anna am Aigen.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1366 en formo villa seu possessio Kramarfalua. En 1910 vivis en Határfalva 258 da homoj, (225 germanoj, 28 hungaroj, 5 slovenoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, la ŝtatlimo estas trapasebla senĝene.