Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Krasíkov (apartigilo)

Municipo Krasíkov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 11 km sudoriente de urbo Lanškroun. Vivas ĉi tie 298 loĝantoj (2023).

Krasíkov
germane Budigsdorf
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Krasíkov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historiaj regionoj Moravio, Sudeta ĵupo
Fervojstacio Krasíkov
 - fervojlinio n-ro 270
Rivero Moravská Sázava
Situo Krasíkov
 - alteco 330 m s. m.
 - koordinatoj 49° 51′ 19″ N 16° 41′ 52″ O / 49.85528 °N, 16.69778 °O / 49.85528; 16.69778 (mapo)
Areo 5,1 km² (510 ha)
Loĝantaro 298 (2023)
Denseco 58,43 loĝ./km²
Unua skribmencio 1267
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 31
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580490
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Krasíkov (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.krasikov.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La plej malnova historio de vilaĝo Krasíkov estas ligita kun fondo de aŭgustiana monaĥejo "Koruna Panny Marie" (Krono de Sankta Maria, latine Corona sanctae Mariae), kiu de la dua duono de 13-a jarcento staris sur monteto super la vilaĝo. En ĝi loĝis proksimume 10 monaĥoj. Tiujn posedanto de la regiono Boreš el Rýzmburk ekipis per 20 huboj da kampoj en Třebařov, per arbaroj apud Krasíkov, muelejo ĉe Sázava kaj duono de la vilaĝo Tatenice. Akto de Boreš, per kiu li en la jaro 1275 pligrandigas originan havaĵon de la monaĥejo, estas la unua skriba noto pri Krasíkov, kiu tiam estis nomata Budíkov (Vudicdorf). La unua atesto pri nomo Krasíkov (Crasikow aŭ Budigsdorf) estas nur el la jaro 1360.

En husanaj militoj la monaĥoj devis la monaĥejon Koruna forlasi kaj kaŝi sin en konvento en Brno. Post militoj, en la jaroj 1437 - 1444, la monaĥoj provis sian agadon renovigi, sed vane, plejparto de la havaĵo jam apartenis al aliuloj. Malgraŭ Krasíkov restis havaĵo de aŭgustianoj, administris ĝin monaĥejo en Jevíčko ĝis sia nuligo en 1784 kaj monaĥejo Krono de Sankta Maria restis forlasita. Ĝis nun konserviĝis nur ruinoj sur monteto super la rivero. Monaĥejan nomon Koruna transprenis domaro fondita sur estinta monaĥeja korto. La vilaĝon Krasíkov vendis Religia fonduso en la jaro 1790 al princo Aloizo Jozefo el Lichtenštejn.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.