Municipo Třebařov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en montetaro Třebovské mezihoří 8 km norde de urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 902 loĝantoj (2023).

Třebařov
germane Triebendorf
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Třebařov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Moravská Třebová
Historia regiono Moravio
Rivero Moravská Sázava
Situo Třebařov
 - alteco 360 m s. m.
 - koordinatoj 49° 50′ 02″ N 16° 42′ 01″ O / 49.83389 °N, 16.70028 °O / 49.83389; 16.70028 (mapo)
Areo 15,61 km² (1 561 ha)
Loĝantaro 902 (2023)
Denseco 57,78 loĝ./km²
Unua skribmencio 1267
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 33
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578908
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Třebařov
Retpaĝo: www.trebarov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Nuntempa Třebařov estis antaŭ multaj jaroj kelkaj vilaĝetoj. Ĝia tuta parto sur maldekstra flanko de la rivereto kaj je dekstra flanko de la preĝejo supren estis vilaĝo Velký Třebařov (Granda Třebařov) kaj malsupra parto sur dekstra flanko de la rivereto estis vilaĝo Malý Třebařov (Malgranda Třebařov), kie staris mastruma korto kaj malantaŭ vojo al la vilaĝo Koruna estis domaro nomata Mnišská Strana (Monaĥa Flanko). Ĉiu el tiuj du vilaĝoj havis sian vilaĝestron. Nur en la jaro 1881 ili estis kunigitaj.

Post liberigo en la jaro 1945 estis germanaj loĝantoj elmigritaj kaj al Třebařov venis novaj koloniistoj, čefe el orientmoravia regiono Valašsko kaj el regiono de Nové Město na Moravě.

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Preĝejo de la Plejsankta Triunuo devenas el la jaro 1720, pligrandigita ĝi estis en la jaro 1827. Ĝi estas konstruita en malfrubaroka stilo, plilongigita okangulo kun toskana antaŭĉambro kaj turo sur okcidenta fronto. Fasadoj estas glataj kun oblongaj per segmentoj volbitaj fenestroj. Interno estas volbita per tri platoj sur pilastroj.

La ekipaĵo estas el la 19-a jarcento. La ĉefaltaro estas pilastra, klasikisma, en plialtigaĵo estas bildo de Plejsankta Triunuo kaj libere starantaj statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. Ŝtona baptujo estis kreita en la jaro1862.

Piliero de Plejsankta Triunuo redakti

Empira piliero de Plejsankta Triunuo devenas el la jaro 1820, kun reliefoj de Sankta Johano Nepomuka kaj de Sankta Maria kaj kun statuoj de Sankta Maria kaj Sankta Floriano.

Humilejo redakti

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti