La tombo de Humayun (hindie हुमायूँ का मक़बरा, urdue ہمایون کا مقبره Humayun-Ka Maqbara ) estas komplekso de konstruaĵoj konstruitaj kiel la tombo de mogola imperiestro Humajun, komisiita de la edzino de Humajun Hamida Banu Begum en 1562, kaj dizajnita de Mirak Mirza Ghijath, persa arkitekto. Ĝi estis la unua ĝardeno-tombo sur la hinda subkontinento, kaj situas en Orienta Nizamuddin, Delhio, Hindio, proksime al la citadelo Dina-panah ankaŭ konata kiel Purana Qila , kiun Humajun fondis en 1533. Estis ankaŭ la unua strukturo uzanta ruĝan grejson ĉe tia skalo. La komplekso estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1993, kaj ekde tiam havas ampleksan riparlaboron, kiu daŭre estas survoje.

w1
Monda heredaĵo de UNESKO
Tombo de Humajun
آرامگاه همایون‎
tombo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo Mogola arkitekturo vd
Areo 27,04 m²
Lando Barato Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo South East Delhi district
Situo
Geografia situo 28° 35′ 36″ N, 77° 15′ 2″ O (mapo)28.59326477.250602Koordinatoj: 28° 35′ 36″ N, 77° 15′ 2″ O (mapo)
Map
Tombo de Humajun
Retejo http://delhitourism.gov.in/delhitourism/tourist_place/humayun_tomb.jsp
Monda heredaĵo

Lando  Barato
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv
Fonto 232
Regiono** Azio
Geografia situo 28° 35′ 36″ N, 77° 15′ 3″ O (mapo)28.59333333333377.250722222222
Registra historio
Registrado 1993  (17-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Barato

Tombo de Humajun (Barato)
Tombo de Humajun (Barato)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La komplekso ampleksas ĉeftombon de la imperiestro Humajun, kiu gastigas la tombojn de lia edzino, Hamida Begum, kaj ankaŭ Dara Ŝikoh, filon de la pli posta imperiestro Ŝaho Jahan, same kiel multaj aliaj postaj mogoloj, inkluzive de imperiestro Jahandar Ŝaho, Faruĥsijar, Rafi Ul-Darjat, Rafi Ud-Daulat kaj Alamgir la 2-a. Ĝi reprezentis salton en mogola arkitekturo, kaj kune kun ĝia Ĉarbagh-ĝardeno, tipa de persaj ĝardenoj, sed neniam vidita antaŭe en Hindio, ĝi metis precedencon por posta mogola arkitekturo. Ĝi estas vidita kiel klara foriro de la sufiĉe modesta maŭzoleo de lia patro, la unua mogola imperiestro, Babur, nomita Bagh-e Babur (Ĝardenoj de Babur) en Kabulo (Afganio). Kvankam la lasta estis la unua imperiestro kiu ekigis la tradicion entombigi en paradizo-ĝardeno. Formita laŭ Gur-Emir, la tombo de lia prapatro kaj la konkerinto de Azio, Timuro, en Samarkando, ĝi kreis precedencon por estonta mogola arkitekturo de reĝa maŭzoleo, kiu atingis ĝian zeniton kun la Taĝ-Mahalo, ĉe Agra.

La ejo estis elektita sur la bordoj de rivero Jamuno, pro ĝia proksimeco al Nizamuddin Dargah, la maŭzoleo de la famkonata sufia sanktulo de Delhio, Nizamuddin Auliya, kiuj estis multe honorita de la regantoj de Delhio, kaj kies loĝejo, Chilla Nizamuddin Auliya troviĝas tuj nordoriente de la tombo. En pli posta mogola historio, la lasta mogola imperiestro, Bahadur Ŝah Zafar prenis rifuĝon ĉi tie, dum la Hinda Ribelo de 1857, kun tri princoj, kaj estis kaptitaj de kapitano Hodson antaŭ esti ekzilita al Ranguno.

Vidu ankaŭ

redakti