Kristnaskinsula akcipitro

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kristnaskinsula akcipitro
Kristnaskinsula akcipitro
Kristnaskinsula akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Accipiter fasciatus natalis
(Lister, 1889)
Konserva statuso
Status iucn3.1 EN eo.svg
Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Kristnaskinsula akcipitro (Accipiter fasciatus natalis) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. Ĝi estas minacata endemio de Kristnaskinsulo, teritorio de Aŭstralio en orienta Hinda Oceano.

TaksonomioRedakti

Tiu taksono estis priskribita en 1889 de Lister kiel plena specio, Accipiter natalis. Ekde tiam esti debato ĉu ties similaĵoj kondukas al la Aŭstralia akcipitro aŭ al la Malhelgriza akcipitro (A. novaehollandiae). En la nacia plano por rekupero de 2004 por tiu taksono ĝi estas traktata kiel subspecio de la Aŭtralia akcipitro, kvankam oni konsideris la eblon altigi ĝin al la nivelo de specio denove.[1] Christidis kaj Boles (2008) traktas ĝin kiel subspecio de la Varia akcipitro (A. hiogaster).[2] En tiu artikolo ĝi estas traktata kiel subspecio de la Aŭstralia akcipitro depende de plia studo de ties genomo.

AspektoRedakti

La Kristnaskinsula akcipitro estas pli malgranda kaj havas pli rondoformajn flugilojn ol la nomiga subspecio. La koloro estas ege simila, diference en tio ke la nuko, krono kaj orelkovriloj estas malhelgrizaj, kaj ne havas brunan nuancon. Inoj estas distinge pli grandaj ol la maskloj.[3]

 
Kristnaskinsula akcipitro

Distribuado kaj habitatoRedakti

Tiu akcipitredo estas limigita al la areo de 135 km2 de Kristnaskinsulo kie ĝi troviĝas en tropikaj pluvarbaroj kiuj kovras 75 % de tiu insulo, same kiel ĉe en aliaj samlokaj habitatoj kiaj rekreskata arbaro kaj bordoj de klarejoj.[4]

KutimaroRedakti

ReproduktadoRedakti

La Kristnaskinsula akcipitro konstruas neston alte en altaj arbaraj arboj. Ĝis la tempo de reproduktado, tiu specio de akcipitredo loĝas solece. Ili reproduktiĝas el aŭgusto al januaro, dum kiuj la partneroj rekuniĝas, flugas kaj alvokas kune.[5]

ManĝoRedakti

La Kristnaskinsula akcipitro manĝas ampleksan gamon de vertebruloj kaj senvertebruloj, inklude birdojn, mamulojn, reptiliojn kaj insektojn. Ili kaptas sian predon el grundo aŭ dumfluge. Ili ĉasas el ripozejo aŭ persekutas birdojn traarbare.[6]

Statuso kaj konservadoRedakti

La Kristnaskinsula akcipitro estas listata kiel endanĝerita laŭ la Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999. Ne estas detala populacistatistiko por tiuj akcipitroj, kvankam la populacio estas malgranda kaj ĉirkaŭkalkulata je ne pli da 100 maturaj birdoj, aŭ 50 reproduktaj paroj, en la insulo.[7] La ĉefa minaco venas el la flava frenezformiko kiu estis akcidente enmetita en la insulo. La minaco ne estas nur pro formika predado de akcipitridoj, sed ankaŭ nerekte el eventuala amasaj ŝanĝoj al la ekologio de la insulo kaŭzata de la formikoj.[8]

NotojRedakti

  1. Hill (2004).
  2. Christidis & Boles, p.116.
  3. Marchant et al, p.148.
  4. Hill (2004).
  5. Hill (2004).
  6. Hill (2004).
  7. Hill (2004).
  8. Garnett & Crowley, pp.190 and 652.

ReferencojRedakti

  • Christidis, Les; & Boles, Walter E. (2008). Systematics and taxonomy of Australian birds. CSIRO Publishing: Melbourne. ISBN 978-0-643-06511-6
  • Garnett, Stephen T.; & Crowley, Gabriel M. (2000). The Action Plan for Australian Birds 2000. Environment Australia: Canberra. ISBN 0-642-54683-5 [1]
  • Hill, Richard. (2004). National recovery plan for the Christmas Island Goshawk Accipiter fasciatus natalis. Dept of the Environment and Heritage: Canberra. ISBN 0-642-55009-3.[2]
  • Marchant, S.; Higgins, P.J.; & Davies, J.N. (eds). (1994). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 2: Raptors to Lapwings. Oxford University Press: Melbourne. ISBN 0-19-553069-1

Eksteraj ligilojRedakti