Andrea fregato

(Alidirektita el Kristnaskinsula fregato)

La Andrea fregato, Blankaventra fregato, Blankabdomena fregatoKristnaskinsula fregato (Fregata andrewsi) estas birdospecio el la ordo de Pelikanoformaj birdoj, kvankam ankaŭ alternative el la Suloformaj, kaj familio de Fregatedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Andrea fregato

Junulo de Kristnaskinsula fregato fotita ĉe Ĝakarta Golfeto, Ĝakarto, Indonezio
Junulo de Kristnaskinsula fregato fotita ĉe Ĝakarta Golfeto, Ĝakarto, Indonezio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animamlia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Fregatedoj Fregatidae
Genro: Fregata
Specio: F. andrewsi
Fregata andrewsi
Mathews, 1914
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ili reproduktiĝas kiel endemio sur la Kristnaska Insulo de Aŭstralio en Hinda Oceano kaj vagadas en la orienta parto de la Hinda Oceano, la Malaka Markolo, Tajlando, Malajzio, Javo kaj ĝis norda Aŭstralio. Ĝi malofte videblas sur la insuloj ĉe la marbordo de Gŭangdong-provinco de Ĉinio. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke la populacio de tiu specio malpliiĝis ĉe 80 % en la lastaj 30 jaroj pro predado de junuloj fare de la enmetita flava frenezformiko (Anoplolepis gracilipes), kiu detruis la naturon de la insulo, kaj mortigis ankaŭ 10 al 20 milionoj da Kristnaskinsulaj ruĝaj kraboj. Laŭ la IUCN estas nur 2.400 ĝis 4.800 individuoj kaj nur ĉirkaŭ 1.100 reproduktaj paroj. Ankaŭ ĝenado pro minproduktado de fosfato endanĝerigas ties situacion.

Aspekto redakti

La Andrea fregato estas granda marbirdo kun longeco de 95 cm (90 ĝis 100 cm) kaj enverguro de 250 cm. Masklo estas nekonfuzebla: lia supra korpo estas nigra kun verdaj briloj, la gorĝo, kolo kaj brusto nigraj kun purpuraj briloj, la ventro blanka (kio nomigas la specion laŭ komuna nomo), la beko nigra kaj la gorĝa sako ruĝa. La femala birdo estas simila al la maskla kaj diferencas de ĝi nur per la blanka brusto kaj rozkolora beko. Aliaj plumaroj similas al tiuj de la pli malgranda Malgranda fregato, sed havas pli blankan ventron kaj pli longajn blankajn subflugilojn. La birdidoj havas supran korpon nigrebrunan, kapon kaj malsupran korpon grizblankajn. Iuj birdidoj havas malhelan strion sur la brusto.

Kutimaro redakti

La Andrea fregato estas tipa tropika marbirdo. Danke al siaj fortaj longaj flugiloj kaj longa kaj forka vosto ĝi povas preskaŭ tutan tagon flugi super maro, sed ne piediras aŭ naĝas. Nur en nokto ĝi ripozas sur arboj ĉe marbordo aŭ en insulo. Pro la mallongaj kaj senfortaj kruroj kaj senpalmaj piedoj, ĝi ne lertas en naĝado. Surtere ĝi apenaŭ povas piediri kaj ekflugi. La fregatoj emas vivi grupe kaj flugi super maro por ĉasi fiŝojn kaj aliajn marvivulojn kiujn kaptas el akva surfaco aŭ el strando. Ili estas agresemaj. Krom mem kapti manĝaĵon, tiu specio ankaŭ rabas manĝaĵon de sulo, mevo, pelikano, kormorano kaj aliaj marbirdoj. Antaŭ ĉio, ĝi rapide persekutas tian birdon, ĝenas kaj ĉikanas ĝin per sia longa hokforma beko kaj frapas ĝin per siaj fortaj flugiloj, por ke tiu forĵetu aŭ elbuŝigu la ĉasaĵon, kiun ĝi tuj forkaptas en la aero.

Reproduktado redakti

La fregatoj generas preskaŭ en ĉiu sezono. Antaŭ pariĝo virbirdo havas ŝvelintan ruĝan subbekan gorĝan sakon. Ili konstruas sian neston el branĉetoj sur arboj kaj arbedoj. La nesto estas tre malgranda, kompare kun ilia granda korpo. La gefregatoj alterne kovas sian ovon kaj ĉe deĵorŝanĝo krias unu al la alia. La kovado daŭras ĉ. ses semajnojn. La ĵus naskita ido estas tute nuda, kaj iom poste elkreskas blankaj lanugoj. La ido prenas nutraĵon el la gorĝo de siaj gepatroj.

La latina scienca nomo de tiu birdo rememoras la britan palaeontologon Charles William Andrews.

References redakti

  • Josep del Hoyo: Handbook of the Birds of the World. Bd. 1. Ostrich to Ducks. Lynx Edicions, Barcelona 1992, ISBN 84-87334-10-5
  • P. J. Higgins (Hrsg.): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds, Band 1, Ratites to Ducks, Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-553068-3

Eksteraj ligiloj redakti