Krk (itale Veglia, latine Curicum, esperante Kuriko[1], venecie Vegia) estas la plej norda adriatika insulo de Kroatio. Ĝi ampleksas areon de 410 kvadrataj kilometroj, ĝia plej alta pinto estas Obzova (556 m). La insulo havas ĉirkaŭ 17 800 loĝantojn.

Krk
insulo [+]

AkvejoAdriatiko

Supermara alteco568 m. i. J. [+]
Koordinatoj45° 5′ N, 14° 36′ O (mapo)45.07888888888914.600833333333Koordinatoj: 45° 5′ N, 14° 36′ O (mapo)
Plej alta punktoObzova
- alteco568 m. i. J.
Areo405,78 km² (40 578 ha) [+]

Loĝantaro17 860
Denseco44 loĝ./km²
HorzonoUTC+01:00 [+]

Krk (Tero)
Krk (Tero)

Krk (Primorje-Gorski kotar)
Krk (Primorje-Gorski kotar)
DEC
Krk
Krk
Map
Krk

Vikimedia Komunejo:  Island of Krk [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historio redakti

Ĝi estas loĝata jam ekde la nova ŝtonepoko, la romianoj aperis en la 1-a jarcento, la slavoj en la 7-a jarcento. La romianoj time retiriĝis al la okcidente situanta urbo Curicum (Krk), kiun oni nomis dum la bizanca rego Vekla. La grek-novlatina paroldialekto vivtenis tie ĝis la 19-a jarcento.

Ekde 1000 batalis por la insulo Venecio kaj la Kroata reĝlando, kiu estis ekde 1059 posedaĵo de la kroatoj. Ĝin posedis inter 1133 kaj 1480 la Frankopan-grafoj (Frangepan), kiuj akceptis regon de la hungara reĝlando kaj kiuj estis samtempe membroj de la venecia grandkonsilio.

Dum la kroata regado estiĝis (ĉ. 1100) la trovita surskribo de Baška, skribita en la glagolita slava aboco. Ĝi estas la plej grava kroata lingvomemoraĵo. Krk estis ĝis 1797 sub regado de Venecio poste de la Aŭstra Imperio. Post la unua mondmilito, ĝi estis parto de la Serba-Kroata-Slovena Reĝlando. Dum la dua mondmilito, ĝin okupis germanaj trupoj, poste iĝis parto de Jugoslavio, ekde sendependiĝo de Kroatio, parto de tiu.

Geografio redakti

La orienta parto de Krk estas rokoza kaj senarba, la meza parto estas produktema, la okcidenta parto havas florantan agrikulturon (mediteraneaj fruktoj, vitokultivado, vinproduktado, besto- kaj abelbredado).

Pro la geologia strukturo de la insulo (karsta kalkŝtono kaj fliso), multas la rapidaj rojoj kaj fontoj. Ĝi havas du malgrandajn lagojn, kiuj servas ankaŭ por trinkakvo.

Servoj redakti

 
La ponto

La insulon interligas kun la tero – ekde 1980 - ponto longa de 1039 m (unu betonarko longas 390 m). La aŭtovojo sur ĝi larĝas 10 m, sed en la kontruaĵo havas lokon por la diversaj tuboj, ekz. naftotubo liveras nafton el haveno de Omišalj al la naftorafinejoj de Dalmatio. Same alvenas trinkakvo sur la insulon per tuboj.

La Flughaveno Rijeko sur la insulo Krk estas grava transportejo por la regiono.

Urbo Krk redakti

 
La urbo Krk en Kroatio

La urbo de Krk fondiĝis sur la monteto super la Krk-golfo. Ĝia fama vidindaĵo estas la katedralo el la 12-a jarcento kaj la fortikaĵoj de la Frangepan-familio.

Referencoj redakti

  1. La esperantigon Kuriko uzis Jorge Camacho en sia artikolo La mava lingvo, en la libro Lingva arto, p. 33.