Malfermi la ĉefan menuon
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kuba milvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Chondrohierax
Specio: Ch. wilsonii
Chondrohierax wilsonii
(Cassin, 1847)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Kuba milvo, Chondrohierax wilsonii, estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiaj milvoj, agloj kaj cirkuoj. Ili loĝas kiel endemio nur en Kubo, kie ĝi estas la plej rara rabobirdo.

Tiu specio estas klasita kiel draste endanĝerita fare de BirdLife International. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulita je 50 al 250 maturaj birdoj. Post lasta konfirmita vidaĵo en 2001 kaj nekonfirmita vidaĵo en 2004 la kuba ornitologo Nils Navarro Pacheco faris foton de unu individuo en 2009.

La listo de Clements kaj de la AOU konsideras ĝin kiel subspecio de la Hokobeka milvo de Centrameriko kaj, pli for, de Sudameriko.

NomojRedakti

Chondrohierax venas el greka kaj signifas “kartilaga aglo” kaj wilsonii el latinigita reference al nomo "Wilson". En indiĝena lingvo, caguará estas nomo de “granda heliko”, kaj pro tio gavilán caguarero signifas helikomanĝa aglo. De lingvo de tainoj estas guaraguao, nomo kiu aplikiĝas ankaŭ al aliaj rabobirdoj (kiaj Pandion haliaetus, Buteo platyptetus kaj Buteo jamaicensis).

DistribuadoRedakti

En la 20a jarcento ĝi estis registrita nur en la montaroj de Sagua-Baracoa en la provincoj de Holguín, Santiago de Kubo kaj Guantanamo. Ĵusaj studoj ŝajne indikas, ke la specio estas limigita ene de malgranda areo oriente de Kubo, inter Moa kaj Baracoa, kaj eble en kelkaj aliaj partoj de la provincoj de Holguín kaj Guantanamo. Estas aktuale la plej rara rabobirdo de Kubo, kaj en drasta danĝero de formorto.[1]

AspektoRedakti

La beko estas forta, tre hokoforma (kiel de papago), flavecblanka kaj en la bazo la koloro estas malhelblua etende ankaŭ al la vizaĝo. La vosto estas longa kaj kun kvar larĝaj bendoj preskaŭ nigraj. La flugiloj montras unuarangajn kun blanka kaj malhela strieco ege distinga. La iriso estas bluecblanka. La kruroj estas heloranĝaj. La masklo estas grizecblua en dorso, pli hela en kapo. Sube kun griza strieco iom malhelbruna super bluechela fono, tiel ke aspektas blankeca vidata el malproksime. La ino estas en dorso malhelbruna al nigreca kaj sube estas blankeca kun plumoj kun tri bendoj ruĝecbrunaj. La nematuraj inoj havas dorson makuleca el blankaj makuletoj. Temas pri specio kun klara seksa duformismo.

KutimojRedakti

Ili vivas laŭ paroj, ĉe riveroj en ĉeriveraj arbaroj, sub 500 m super marnivelo. Ili manĝas helikojn kiaj: Zachrysia, Corida, Veronicella kaj Polymita. Ties manĝoripozejoj malkovriĝas pro la restoj de helikoj kaj fekoj baze.

Minacata birdospecioRedakti

La Kuba milvo estas kategoriigita kiel specio en drasta danĝero de formorto. La malpliiĝo de ties habitato, la nuligo fare de kamparanoj kiuj kutime malŝatas rabobirdojn, kaj malpliiĝo de la kvanto de helikoj kiuj konstituas ties dieton estas la ĉefaj kaŭzoj de ties malapero. Ĝis komenco de la 20a jarcento tiu specio estis konsiderata abunda en kelkaj montaj areoj de la oriento de la lando, sed estis observata malmulte el meze de tiu jarcento. En la 19a jarcento la specio loĝis ankaŭ en la Zapata Duoninsulo kaj en Cienfuegos.

La riverbordoj sub 500 m super marnivelo kie ili estis vidataj plej ĵuse troviĝas tuŝitaj pro senarbarigo. Tio pliiĝas la malpliiĝo de la ekosistemoj kiuj loĝigas la lastajn gastigejojn de la specio.

Ĉar ili ne timemas kaj permesas homoj alproksimiĝi, ili estas facile ĉasataj de kamparanoj, kiuj kutime mortigas ĉiajn rabobirdojn, kulpigitaj sendistinge je rabi kortobirdojn. Laŭ enketoj realigitaj en la zono fare de Gálvez kaj Berovides en 1996, 87 % el kamparanoj ne kapablas distingi iun ajn el la 23 specioj de rabobirdoj kiuj ekzistas en Kubo.

Ankaŭ la konsumo de grandaj terhelikoj, kiaj Zachrysia, fare de liberaj porkoj en naturaj areoj kaj kolektado de arbohelikoj, kiaj la rimarkinde balaj Polymita, povas esti tuŝinta la supervivon de tiu specio.

KonservagadoRedakti

En 1996 oni akiris kelkajn pruvojn per enketoj pri la ebla supervivo de Chondrohierax wilsonii en las montoj de la regiono de Sagua-Baracoa. Oni klopodas akiri fidindajn pruvojn de ties supervivo. Oni klopodas eduki la populacion pri la eblaj lastaj loĝejoj de la specio kaj pri la gravo de la konservado de la rabobirdoj por la ekosistemoj. Ĉefe pri la gravo de la konservado de la Kuba milvo, kio inkludas konservadon kaj restaŭradon de ĉeriveraj arbaroj, kaj la protektadon de la faŭno de moluskoj. Por tio oni uzas radiajn programojn kaj la komunikadon persone fare de sciencistoj rekte kun la kamparanoj. Oni aligis forstistojn kaj arbargardistojn kune kun lokanoj por serĉado de manĝoripozejojn en la lokoj kie estas plej ebloj por ekzistado de la specio. Instruistoj en tiuj montaroj aliĝis al enketadoj kaj al la pormedia edukado, al kiuj oni sendis fotojn kaj informadon pri la Kuba milvo, ties habitato kaj kion fari por ties konservado.

ReferencojRedakti

  1. "iucn"
  • BirdLife Species Factsheet
  • BEX fotoj de Kuba milvo (Chondroierax wilsonii)
  • Gálvez, X.; Berovides, V. (1997). Expedición en busca del gavilán caguarero (Chondrohierax wilsonii). Flora y Fauna 1(1):16-21 (Empresa Nacional para la Conservación de la Flora y la Fauna, Cuba). ISSN:1028-0863
  • García, F. (1987). Las Aves de Cuba. Especies endémicas. Subespecies endémicas. Tomos I y II. Eldonejo Gente Nueva, La Habana. 207 pp.
  • Garrido, O.H.; Kirkconnell, A. (2000). Birds of Cuba. Helm Field Guides, Londono. 253 pp.
  • Gullifer, J.; Wisneski, A. (1999). Profiles. On the Edge 63:7-9 (Wildlife Preservation Trust International, Philadelphia [1]).