Kunszállás

Kunszállás (kunsAlAŝ) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kiskunfélegyháza. La nomo signifas: tranoktejo de kumanoj.

Bazaj informoj

redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Budapeŝto-Szeged. Aŭtoŝoseo M5 Budapeŝto-Szeged preteriras.

Historio

redakti

La vilaĝo estis loĝata jam dum la bronzepoko, poste alvenis sarmatoj, hunoj, slavoj, avaroj. En la apudaĵo kumanoj setlis en la 13-a jarcento. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. La Habsburgoj en 1699 forpelis la turkojn. Formiĝis vico da farmoj, krome oni profitis la kampojn paŝtejo, kiuj apartenis al Kiskunmajsa. La vilaĝo tiam nomata Majsajakabszállás naskiĝis en 1945, kiu prenis novan nomon Kunszállás en 1950. Inter 1950-1990 la apuda vilaĝo Fülöpjakab aliĝis al Kunszállás.

Vidindaĵo

redakti
  • muzeeto pri la vilaĝo