Unesko-Kuriero

revuo pri internaciaj temoj
(Alidirektita el Kuriero de UNESKO)

Unesko-Kuriero estas la ĉefa kaj oficiala revuo de UNESKO (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo). Ĝi havas la plej grandan kaj plej vastan legantaron el ĉiuj ĵurnaloj publikigitaj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj specialiĝintaj institucioj[1]. Ĝi adoptis sloganon: "pluraj voĉoj, unu mondo". Ĉiu numero rigardas ununuran temon el malsamaj vidpunktoj.

Unesko-Kuriero
Kovrilpaĝo de la 2-a numero Julio-Septembro 2017
Kovrilpaĝo de la 2-a numero Julio-Septembro 2017
revuoscienca gazeto
Speco kultura revuo
Periodeco trimonata

Lando Francio
Urbo Parizo
Redaktisto Eric Falt, Vincent Defourny k.a.
Establodato 1946
Moto Multaj voĉoj, unu mondo.
Prezo senpaga biteldono
ISSN 2521-7356

Retejo en.Unesco.org/latest
vdr

Ekde 2010 ĝi aperas ankaŭ en la portugala, kvankam la portugala ne estas oficiala lingvo de UN kaj Unesko, ĝi estis akceptita de Unesko kiel lingvo de la Kuriero kaj de la retejo. La revuo estas ankaŭ tradukita al la lingvoj kataluna, korea, kaj foje sarda kaj sicilia[2].

La Unesko-Kuriero servas legantojn disĵetitaj tra la mondo kaj haveblas rete en la ses oficialaj lingvoj de la organizaĵo (angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa). En ili la revuo estis publikigita ekde 1948, kun kompleta interrompo inter 2012 kaj 2017 pro financaj problemoj[3]. En 2016, Ĉina Registaro decidis doni subvenciiojn al Unesko[4] por subteni la eldonon de la Unesko-Kuriero en 6 UN-lingvoj dum 5 jaroj.

Ekde 2017 Unesko Kuriero aperas ankaŭ en Esperanto (laŭ kontrakto kiu i.a. provizas en memfinancado fare de Esperantistoj, vidu sube) kvankam Esperanto samkiel la portugala, korea kaj kataluna ne estas oficiala lingvo de Unesko.

Historio redakti

Unesko-Kuriero estis redaktita unuafoje en 1948 fare de Sandy Koffler (1916–2020). Inter 2012 ĝis 2017 estis kompleta interrompo de la papera eldonado pro financaj problemoj[3].  

Dum la jaroj la revuo multe ŝanĝiĝis enhave kaj laŭforme. Tamen ĝi plue ludas gvidan rolon por antaŭenigi la originalan mision de la organizaĵo en la kampoj pri kiuj ĝi respondecas kaj konforme al ĝia mandato: diskonigi ideojn pri internacie gravaj temoj, dialogo inter kulturoj kaj provizi forumon por internacia debato.

La presita Unesko-Kuriero kovras temojn pri legopovo, homaj rajtoj, medio, kulturo, scienco kaj arto.

Havebla rete ekde marto 2006,  La Unesko-Kuriero servas legantojn tra la mondo: Ĝi estas senpage havebla en PDF en la ses oficialaj lingvoj de la organizo (angla, franca, hispana, araba, rusa kaj ĉina), kiel same kiel en la portugala kaj Esperanto.

Paperaj eldonoj redakti

Limigita nombro da presitaj numeroj ankaŭ estas produktita. La tekstoj de aktualaj numeroj haveblas en formo de Malfermita Aliro sub la permesilo Atribuite-Samkondiĉe 3.0 IGO (CC-BY-SA 3.0 IGO).

Unesko-Kuriero en Esperanto redakti

La oficiala retejo de Unesko ne havas propran paĝon pri la Unesko-Kuriero en Esperanto, kontraste al la informpaĝo de Unesko pri la portugala eldono en kiu facile troveblas kaj elŝuteblas ĉiuj aperintaj retaj numeroj kaj en la arkivo eĉ filmeto pri la iamaj paperaj kovertiloj. Kvankam la Esperanto-eldono de Unesko-Kuriero troviĝas en la retejo de Unesko mem, ĝi tamen nur troveblas (nur ekde 2017) per kromvojo ekde ĉiu nacilingva eldono klakante sur 'archives' (arkivoj) kaj poste sur 'download' (elŝuti) por vidi liston de la elŝuteblaj alilingvaj eldonoj inter kiuj ankaŭ tiu en Esperanto.

Historio de Unesko-Kuriero en Esperanto redakti

Antaŭ jaroj, multaj esperantistoj amase superŝutis funkciulojn de Unesko kun retmesaĝoj por alvoki ke Unesko eldonu la Unesko-Kurieron ankaŭ en Esperanto ke ili kelkfoje respondis: «Se UEA aŭ iu alia pretas mem financi ĉion, UNESKO pretas doni permeson al Esperanta eldono de Unesko-Kuriero »[5]. Bedaŭrinde la revuo devige ĉesis ekde 2012 pro manko de financaj rimedoj[3]. Ekde tiam ne plu alstrebis realigi tiun deziron.

Tamen, en majo 2017, post reapero de la 76-paĝa plenkolora Unesko-Kuriero en aliaj lingvoversioj, UEA tuj lanĉis projekton pri eksperimenta eldono de Unesko-Kuriero en Esperanto, laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, direktoro de la Esperanto-Centro Ora Ponto en Ĉinio. Dank’ al kunlaboro de 36 tradukintoj kaj provlegintoj en 23 landoj, kaj financa subvencio de la Esperanto-centro Ora Ponto, eblis eldoni la 1-an numero de la Unesko-Kuriero en Esperanto. La sekvaj numeroj en Esperanto estis ankaŭ samaspektaj kiel la UN-lingvaj versioj[6].

Laŭ Trezoro Huang Yinbao, direktoro de la Esperanto-Centro Ora Ponto, Unesko dissendas unue la publikigotajn tekstojn en la angla kaj franca samtempe al ĉiuj redaktoroj de la aliaj versioj de la revuo. La redaktoro aŭ la vic-redaktoro sendas la tekstojn al ĉiuj kiuj helpas traduki ĝin al Esperanto, sed nur la anglaj kaj francaj tradukistoj povas komenci la tradukadon (de tekstoj kiujn ili elektas inter la publikigotaj). La alilingvaj tradukantoj devas principe atendi ĝis la apero de artikoloj en sia gepatra lingvo. Tamen, ĉar ne estas sufiĉe da tradukantoj kiuj estas denaskaj parolantoj de la angla aŭ franca, oni akceptas aliajn voluntulojn – se ili bone regas la anglan aŭ francan.

Presita eldono redakti

Ekde marto 2006, Unesko reduktis la presadon de sia papera eldono, sed distribuas senpagan version de sia Kuriero en PDF-formato.

Limigita nombro da presitaj numeroj produktiĝis i.a. ankaŭ en Esperanto. Unesko-Kuriero en Esperanto ankaŭ aperu kvarfoje jare kiel por la alilingvaj eldonoj.

La presita Unesko-Kuriero ĝuis jam la admiron de fidelaj legantoj dum jardekoj pro siaj altnivelaj ĵurnalismaj normoj kaj malfermaj aliroj al universalaj temoj pri alfabetismo, homaj rajtoj, vivmedio, kulturo, scienco kaj artoj.

Arkivoj redakti

La arkivoj de la revuo en la angla, franca kaj hispana estas katalogitaj ekde la unua numero, publikigita en 1948 kaj haveblaj en la retejo de la revuo sub la titolo "Arkivoj". La paperaj arkivoj donas aliron al pli ol 700 numeroj.

La kompletaj arkivoj de la Kuriero, ekde la unua numero publikigita en 1948, troveblas en Interreto. Pli ol 700 numeroj haveblas en la angla, franca kaj hispana. Ekde 2008, Unesko-Kuriero ankaŭ ofertas senpagan aliron al siaj artikoloj en la portugala: 2008-2009 Arkivo Arkivigite je 2010-10-28 per la retarkivo Wayback Machine

La versioj en la araba, ĉina kaj rusa disponeblas ekde 2010. Aliaj lingvoj estas aldonitaj ekde 2017. Konsultu la numerojn de la Kuriero en PDF-formato en la cifereca arkivo de Unesko Kuriero.

Ĉefredaktistoj redakti

Usona ĵurnalisto Sandy Koffler (1916-2002) estas ĝia fondinto, direktoro kaj unua redaktisto. Li restis en posteno de 1948 ĝis 1977. Li ankaŭ estis unu el la respondeculoj pri la Unesko-Deklaracio pri Raso (1950).

Nuntempe ĝia direktoro estas Matthieu Guével kaj ĉefredaktoro Agnès Bardon.

Antaŭaj direktoroj:

  • Jasmina Sopova ekde aprilo 2007
  • Enzo Fazzino 2006
  • Vincent Defourny 2005
  • Michel Barton 2002–2004
  • J. Burnet 2000–2001
  • John Kohut 1999–2000
  • Sophie Bessis 1998
  • Bahgat El Nadi kaj Adel Rifaat 1988–1998
  • Édouard Glissant 1982–1988
  • Jean Gaudin 1979–1982
  • René Calloz 1977–1978
  • Sandy Koffler 1951–1977
  • Peter du Berg 1950
  • Sandy Koffler 1948–1950

Eksteraj ligiloj redakti

Numeroj en Esperanto elŝuteblaj senpage ĉe unesco.org redakti

Numeroj en Esperanto ĉe la retejo de Cifereca Biblioteko de Unesko

Jen ne kompleta listo de aperintaj numeroj en Esperanto:

Referencoj redakti

  1. (en) "About", Unesko, la 30an de aprilo 2017
  2. "Lu Curreri di l'UNESCO", eISSN 2640-0618. ISSN 2640-0596
  3. 3,0 3,1 3,2 (fr) Défis 2030 : un agenda pour nous tous, Unesko,
  4. (fr) Matthieu Vendrely, Quand la Chine fait main basse sur les organisations internationales (Kiam Ĉinio transprenas internaciajn organizaĵojn), TV5 Monde, la 24-an de junio 2019, alirite la 26-an de oktobro 2021.
  5. el Eventoj, n-ro 182, 2/marto, 2000
  6. Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 693: Unesko-Kuriero en Esperanto eldoniĝis, la 19-a de julio 2017 esperante