Kuwahara Tosihide

japana esperantisto

Prof. d-ro KUWAHARA Tosihide (japane 桑原 (くわはら) 利秀 (としひで), nask. 20 jan. 1910 en Ooita-ken - mortis la 14-an de junio 1989 en Kioto) estis direktoro de Japana Esperanto-Instituto kaj UEA-fakdelegito pri kemio, japano kemiisto de Ŝtata Industria Laboratorio, Osako.

Kuwahara Tosihide
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1910 (1910-01-20)
Morto 14-an de junio 1989 (1989-06-14) (79-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Post Sisido gvidis EG en Tria Nacia Kolegio, Kyôto. Aranĝis postkongreson en Kyôto 1928. Kunfondinto kaj eksprez. de Sendai ES. Finis kurson de Imperia Universitato Tohoku en Sendai, 1932. Del. de UEA en Osako 1934. J-a delegito de ISAE, 1934. Ĉefaj artikoloj: Statistika rigardo al nuna stato de E-movado en la mondo, LRO 1932 marto; ABC de E-movado en Jarlibro de JEI 1932. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio. (Kaw.)

Literaturo redakti

  • (1953) Ganryo oyobi Enogu [Pigments and Paintings], Kyoritsu Zensho 60 (japane). Kyoritsu Shuppansha.
  • (1958) Shinryo-Shi Genko [History of Shinryo aka Daisan Kotogakko (manuscript)] (japane). Kamiyokote, Masataka.
Yoshida-South Library, Kyoto University.
  • (1962) Purasuchikkuyo chakushokuzai [Coloring agent for plastics], Kobunshi-Bunko 43 (japane). Kobunshi-Kagaku Kankokai.
  • (1979) Sankō Esuperantokai shōshi : 1918–1937 [History of Sanko Esperanto Club : 1918–1937] (japane). Hayashi, Inae.