Malfermi la ĉefan menuon

L'Initiation à l'Esperanto

Libreto de M. Rollet de l'Isle pri la historio de la Esperanto-movado
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

L'Initiation à l'Esperanto (Enkonduko en Esperanton), eldonita en 1934 de la Belga Esperanto-Instituto en Antverpeno, estas libro de Maurice Rollet de l'Isle, prezidinto de la Esperantista Lingva Komitato. La verko franclingve priskribas la estiĝon kaj la historion de Esperanto kaj de la Esperanto-movado, sed ankaŭ elementojn de la Esperanto-gramatiko. La dokumento estis tradukata nederlandalingven fare de Maurice Jaumotte : Inleiding tot Esperanto.

L'Initiation
à
l'Esperanto
L'Initiation à l'Esperanto
Aŭtoro Maurice Rollet de l'Isle
Eldonjaro 1934
Urbo Antverpeno
Eldoninto Belga Esperanto-Instituto
Paĝoj 80
Information icon.svg
vdr

RecenzojRedakti

 
 La propaganda broŝuro de S-ro Rollet de l'Isle, verkita en franca lingvo, L'initiation à l'Esperanto, estas la plej bona, la plej dokumentita tia varbilo, kiun ni posedas; ĉiuj unuaj ĉapitroj, pri la profitoj de Esperanto, pri ĝiaj principoj, pri ĝia konstruo, pri la faritaj spertoj, pri la tuta historio de l'lingvo, pri ĝia aŭtoro, estas laŭdindaj, venkas kontraŭulon, konvinkas indiferentulon. Sed poste la aŭtoro ĵetas malvarman severan rigardon sur la nuna stato de nia movado, sur la proksimaj progresoj atingotaj. Tie li fariĝas, se ne pesimista, almenaŭ tre singardema; tia forigo de ĉiu trograndigo, tia malfido je rapidegag paŝoj, je tuja triumfo, estas certe aprobindaj, sed mi estus publikinta ilin en esperanta lingvo por moderigi kelkajn blufulojn, sed ne franclingve, en traktaĵo por varbotoj; ĉar tiel, tiuj finaj ĉapitroj riskas detrui la entuziasmon, kiun kapablis elveki la unuaj. 
— 1929, Georges Stroele, Esperanto, n-ro 341, paĝo 10

Vidu ankaŭRedakti

EltiraĵojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti