László Csíky (kuracisto)
D-ro László Csíky [lAslO ĉIki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csíky László estas hungara internisto, skulptisto, sportisto.
László Csíky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de junio 1942 (82-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Albert Szent-Györgyi University of Medicine (en) - medicino (–1966) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto kuracisto |
László Csíky [1] naskiĝis la 18-an de junio 1942 en Szeged.
Biografio
redaktiLászló Csíky kreis skulptaĵon hejme jam en 1947. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris kuracistan diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1966. Post la diplomo li eklaboris komence en hospitalo de Szentes, poste ekster hospitalo en la sama urbo. Li estis ankaŭ martelĵetisto, poste trejnisto. Liaj skulptaĵoj plej ofte estas groteskaj karikaturoj. Li ricevis premiojn ekde 1993 (ankaŭ eksterlandajn).
Elektitaj solaj ekspozicioj
redakti- Szeged (1992, 1994)
- Parizo (1993)
- Budapeŝto (1994)
- Székesfehérvár (1999)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
redakti- Lieĝo (urbo) (1993)
- Ĝenevo (1996)
- Dubajo (2000)
Elektitaj skulptaĵoj
redakti-
Dancisto
-
Nudulino
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun bildoj
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-10-06 per la retarkivo Wayback Machine