László Dobszay (kuracisto)

hungara kuracisto, pediatro, enokrinologo kaj universitata profesoro

László Dobszay [lAslO dobsai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dobszay László, estis hungara kuracisto, pediatro do infankuracisto, profesoro kaj endokrinologo.

László Dobszay
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1914 (1914-09-02)
en Cserdi
Morto 6-an de aprilo 1983 (1983-04-06) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pediatro
endokrinologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

László Dobszay [1] naskiĝis la 2-an de septembro 1914 en Cserdi. Li mortis la 6-an de aprilo 1983 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

László Dobszay akiris kuracistan diplomon en 1928 en Universitato de Pécs, pli frue en 1925 li studvojaĝis al kliniko en Vieno. Li laboris en klinikoj de Pécs (1928-1931) kaj de Szeged (1931-1937). En 1936 li estis nomumita privata profesoro. Li gvidis institutojn pri protektado de infanoj komence en Gyula, poste en Budapeŝto, lastfoje li havis ankaŭ postenon en la ministerio. En 1948 li esploris en Londono. En 1954 li estis nomumita hospitalestro (pri infanoj). Li longe okupiĝis pri endokrinologio. Li kandidatiĝis en 1969.

Elektitaj publikaĵoj

redakti
  • Beiträge zur Physiologie und Klinik der weiblichen Genitalorgane im Kindesalter (1939) - premiita
  • Csecsemőtáplálás (Nutrado de beboj), (1961, la 5-a eldono en 1977)
  • A beteg gyermek (1969) - ĉefredaktoro

Fontoj

redakti