László Kiss (trejnisto)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: László Kiss

László Kiss [lAslO kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Kiss László Zsolt estis hungara naĝisto, olimpiano, trejnisto.

László Kiss
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1940 (1940-12-14) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gimnastika Universitato de Budapeŝto
Familio
Infano Gergő Kiss
Okupo
Okupo sporta trejnisto • naĝisto
vdr

László Kiss[1] naskiĝis la 14-an de decembro 1940 en Budapeŝto.

Seksatenco redakti

László Kiss en 1961 faris seksan perforton kune kun aliaj naĝistoj kontraŭ fraŭlino. La triopo estis kondamnita je prizono. Post la malliberejo Kiss daŭre estis naĝisto, respektive trejnisto (la juĝo permesis tion). En 2016 ĵurnalisto publikis la aferon. Iom poste Kiss rezignis pri ĉiuj statusoj kaj deklaris: "Mi faris pekon, poste mi kulpiĝis, tamen pli poste mi ricevis ŝancon, kiun mi profitis. Juĝu la publiko ankaŭ pri mia trejnista kariero."

Biografio redakti

László Kiss akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1972, tamen jam ekde 1963 li estis trejnisto, inter 1999 kaj 2016 li estis ĉeftrejnisto de la nacia naĝteamo. Li ricevis signifajn ŝtatajn premiojn inter 1988-2012.

Sporta kariero redakti

László Kiss inter 1954-1965 estis naĝisto en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono trifoje, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1958-1960. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1960 sen rezultoj. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1965.

Elektitaj trejnitoj fare de Kiss redakti

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti