László Lóránd [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lóránd László laŭ angla ortografio Laszlo Lorand estis hungardevena usona biokemiisto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1995), membro de Usona Scienca Akademio.

László Lóránd [1] naskiĝis la 23-an de marto 1923 en Győr, li mortis la 6-an de decembro 2018.

Biografio redakti

László Lóránd frekventis medicinan universitaton en Budapeŝto. Li plulernis en universitato de Leeds, kie li akiris PhD en 1951. Li instruis aŭ esploris en diversaj urboj, ekzemple en 1993 li ekinstruis en Feinberg. Li okupiĝis precipe pri la trombozo, foje pri la kancero. Kun liaj kunlaborantoj li faris fundamentajn malkovrojn pri molekula kompreno de la sango. Lia laboro estis honorita kun diversaj premioj.

D-ro Lóránd havas PhD, DSc(hc), MD(hc).

Verkaro (elekto) redakti

  • Sol Sherry Lecture in Thrombosis : research on clot stabilization provides clues for improving thrombolytic therapies (2000)
  • Factor XIII and the clotting of fibrinogen: from basic research to medicine (2005)
  • Crosslinks in blood: transglutaminase and beyond (2007)

Fontoj redakti